Vizitu Forumon

Jingdezhen—urbeto de porcelano

(GMT+08:00) 2011-01-06 14:01:30

Antaǔ centoj da jaroj, eǔropanoj ekkonis Ĉinion el la rafinita porcelano. Sur la porcelanaĵoj pentriĝis ĉinaj kortoj, figuroj, rakontoj, kiuj konigis Ĉinion al eǔropanoj. Ankaǔ la nobeloj ŝatis mebligi hejme kelkajn ĉinajn porcelanaĵojn por pavi pri sia statuso kaj riĉaĵo.

De centoj da jaroj la porcelanaĵoj faritaj de majstroj de Jingdezhen ĝuas vastan admiradon. En novembro de 2010, en aǔkcio pri privata heredaĵo en antaǔurbo de Londono, florvazo farita de kortega bakforno en Qing-dinastio estis aǔkciita kontraǔ 51,6 milionoj da pundoj.

En Jingdezhen estas eksponejo pri la folkloron de antikvaj bakfornoj. Tie komplete elmetiĝas la porcelanigado per primitiva maniero. Dekkelkaj veteranaj metiistoj laboras laǔ la metio kun dekkelkaj paŝoj. plejpartaj veteranoj estas heredantoj posedantaj la metiarton.

La rondformaj porcelanaĵoj kiel bovloj kaj pladoj estas faritaj laŭ la tornado. La veteranoj unue kirlis la fundon de la farataĵo per lignbastoneto laǔ la direkto de horloĝmontrilo, por ke la farataĵo rapide turniĝu. Dum la turniĝo oni rapide tornis masivon da argilo el la fundo por havi la formon de bovlo aǔ plado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto