Vizitu Forumon

Jingdezhen—urbeto de porcelano

(GMT+08:00) 2011-01-06 14:01:30

Kolektanto de kuriozaĵoj, direktoro de Pekina Guanfu Muzeo sinjoro Ma Weidu multfoje vizitis Jingdezhen por ellerni la metiarton de porcelano. Li estas ege erudicia pri la porcelana metio:

"Tio estas la unua paŝo -- 'tornado', okazanta sub la movforto per la kirlado fare de metiisto, sen ia ajn elektropovo. 'Tornon' mi provis, sed ĝi ne estis tiel facile farebla. Estis malfacile, precipe, kiam vi intencis fari tre delikatan bovlon. La metiistoj jam faris tornadon pli ol 60 jarojn. Ili tre lertas en la metio."

Post dekkelkaj paŝoj de la metio, la porcelanaĵo jam embriiĝis. Plejpartaj krudaj argiloj estis eltornitaj, malmulto restas por uzado.

La lasta paŝo por formi bovlon estas enfornigi la embrion por brulado. Ĝi estas la plej mistera paŝo dum la porcelanigado. Estas diraĵo, ke enforna koloro fariĝis elfornigite bunta. La nigrbruna materialo antaǔ enfornigo fariĝis helblua post elfornigo. Tio estas blu-blanka porcelano.

En la eksponejo videblas grandmezura bakforno de brulligno, konstruita antaǔ 200 jaroj. Esploristo de Jingdezhen-a Ŝtata Mezuo sinjoro Zhou Ronglin konigis:

"Tia forno estis invente konstruita de Jingdezhen, tial oni simple nomas ĝin 'la forno de la urbeto'. La forno kun volumeno de 260 kubaj metroj, jam atingis la monde plej altan teknikon en siatempa konstruado. Per tia forno oni faris plej pintkvalitajn porcelanaĵojn tutmonde. Ankaŭ ĝi ĝuas la internacian reputacion kiel nematerialan kulturan heredaĵon, enhavanta duflankajn metiartojn: la teknologio por konstrui la fornon kaj la ellaboritaj porcelanaĵoj per tia forno."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto