Vizitu Forumon

Marĉa Parko---proksima Arkadio

(GMT+08:00) 2011-04-14 16:02:23

Hangzhou estas ĉina fama turisma urbo, kaj la Okcidenta Lago en la urba kvartalo estas vidindejo nepre vizitata de turistoj. Tie ĉiam svarmis turistoj kaj aŭdeblas ridetoj kaj bruetoj. Distance de la Okcidenta Lago je malpli ol kvin kilometroj troviĝas urba marĉo, bela kaj kvieta, kvazaŭ Arkadio. Ĝi portas delikatan nomon---Xixi (Okcidenta Rivereto). Xixi estas ŝtatnivela marĉa parko, ankaŭ ununura urba marĉo de Ĉinio. Hodiaŭ ni gvidu vin rigardi la proksiman Arkadion.

En la Xixi-Marĉa Parko, la pejzaĝo de la akvoloko en suda Ĉinio alkuras al la okuloj: distingiĝaj lagetoj kaj sveltaj bambuoj, denskreskaj arboj kaj ombraj avenuoj, videblas eĉ sovaĝaj leporoj inter aroma herbaro sur monta deklivo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto