Vizitu Forumon

Marĉa Parko---proksima Arkadio

(GMT+08:00) 2011-04-14 16:02:23

La historie kultura vidindaĵo estas unu el la apartaj trajtoj de la marĉo Xixi, multe alloganta turistojn. Antaŭ 300—400 jaroj, en la dinastioj Ming kaj Qing de Ĉinio, Xixi estis ermitejo de instruitoj kaj kleruloj, tial ĝi estis konsiderata kiel la "budha tero". En la parko estas multaj vidindejoj, kiaj Aŭtunneĝa Monaĥinejo, Serena Templeto, Ume-Bambua Vilao kaj Xixi-Pajla Domo, en kiuj iam restis literaturistoj kaj kleruloj en la historio. Ili postlasis grandnombron da versoj kaj artikoloj ĉi tie. Eĉ la imperiestro Kangxi de la Qing-dinastio iam vizitis sian intiman subulon ĉi tie kaj verkis poemon titolitan Por la Vilao Xixi. la ĉiĉeronino fraŭlino Chen laŭtlegis la poemon:

"Kiom da floraj lirloj al la vilao, tiom da fekundaj teroj de la naskoloko. Kvietas fenestro cirkaŭata de verdaj bambuoj, multjariĝas musko kovrata per neĝaj umeoj."

La poemo priskribas la lirlan fluon de la Okcidenta Rivereto Xixi kaj tion, ke kamparanoj multe plantis morusarbojn por nutri silkraŭpon, dum kleruloj kune loĝis ĉi tie kun akompano de bambuoj kaj uemoj. Tia eleganta vivo meritas laŭdon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto