Vizitu Forumon

Marĉa Parko---proksima Arkadio

(GMT+08:00) 2011-04-14 16:02:23

Akvo estas animo de Xixi. La rivervojo, akvobaseno, marĉo, tajdkotejo kaj insuletoj formas la pejzaĝon de la marĉo Xixi.

Sinjorino Zhao Wenjuan, vojaĝanto el Ningbo de la provinco Zhejiang tre ŝatas tian pejzaĝon karakterizatan per akvoloko. Ŝi diris;

"La senĝeneco ĉi tie donas al mi la unuan impreson. Ĉie fluas akvo, ĉie tuŝeblas humideco kaj ĝuopleno. La prototipa medio estas relative bone protektata."

Fragmitfloroj kaj umeoj estas du naturaj pejzaĝoj de Xixi. En novembro, kiam niaj raportistoj vizitis Xixi, etendiĝis sur la bordoj florantaj fragmitoj. Ili veturis per akumulatora ŝipo senbrua kaj senpolucia, kaj vidis fragmitojn svingantaj kaj la florvatojn dancflugantaj, paroname Xixi kvazaŭ pentraĵo kun riĉaj koloroj.

Umeon oni vidas en vintro. La raportistoj tamen kaptis la scenon de "fajraj persimonoj". Tiel nomataj persimonoj, pendiĝantaj sur vicoj da arboj sur la montdeklivo, kvazaŭ faskoj da brulantaj flamoj, belege ornamas la medion plenan de verdo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto