Vizitu Forumon

Luo Xiying kaj ŝia leterportista kariero

(GMT+08:00) 2012-06-06 15:08:31

Karaj amikoj, nun ni vivas en la epoko de rapide disvolviĝanta inform-tekniko. Ĉu vi ankoraŭ memoras la tagojn, kiam ni poŝtis niajn amon kaj sentojn per leteroj? Tio ja estas bela rememoro kaj multaj homoj iam prenis tian rememoron kiel kutimon. Kiam ili skribis leteron, ili ĉiam aldonis jenan frazon ĉe la dorso de la koverto: "Dankon al vi pro sendo de ĉi letero." La homoj, kiujn ili dankis, havas unuecan nomon: leterportisto. Luo Xiying estas leterportisto el iu montara vilaĝo de la provinco Jiangxi, ŝi kunligas sennombrajn familiojn kaj multajn zorgojn el malproksimo per siaj piedoj, malvonaj poŝtsako, portovekto kaj biciklo. En la pasintaj 16 jaroj, ŝi sola transgrimpis montojn kaj travadis akvojn, vojaĝis malproksimen sub malfacilaj kondiĉoj. Laŭdire, ŝi piede iris pli ol 200 milojn da kilometroj, egale al tio, ke oni 5-foje rondiras la teron. Ŝi akurate sendas ĉiujn leterojn, magazenojn, ĵurnalojn al ĉiuj klientoj. En la hodiaŭa programero, bonvole sekvu min por koni la eminentan leterportiston Luo Xiying.

Antaŭ 18 jaroj, Luo Xiying transprenis la malhele verdan poŝtsakon el sia antaŭulo. De tiam, ŝi iris preskaŭ sur ĉiuj malvastaj montvojoj de la vilaĝo Chenfang. Tiel Luo Xiying plenumas sian promeson per sia agado.

"Mi bone faras la laboron, mi kompreneble povas elteni ĉiajn malfacilojn."

La poŝtregiono sub la respondeco de Luo Xiying kovras pli ol 20 milojn da klientoj kaj 129 servajn punktojn. Ĉar estas la montregiono, la vilaĝanoj loĝas dise. Luo Xiying do ofte devas piediri 2 aŭ 3 kilometrojn de unu vilaĝo al alia.

Jurnalisto: Kiom longe estas la linio de via ĉiutaga laboro?

Luo: Estas du linioj, unu por piediro kaj la alia por biciklo. Por ambaŭ linioj oni devas transgrimpi montojn. La plej malproksima loko estas 40 kilometrojn fora. Ofte mi tranoktis en la hejmo de vilaĝanoj, se estis tre malfrue.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto