Vizitu Forumon

Luo Xiying kaj ŝia leterportista kariero

(GMT+08:00) 2012-06-06 15:08:31

En tiu jaro Luo Xiying nur estis 26-jara. Por la junulino tio ne estis facila tasko, ke ĉiutage ŝi sola iris en la montoj kun peza poŝtsako. La familio de Luo Xiying estis malriĉa, tial ŝi ekfaris kamplaborojn kiam ŝi estis ankoraŭ knabineto. Do nur post mallonga tempo ŝi jam konis ĉiujn paŝojn de sia laboro kiel leterportisto.

"Komence ĉiam doloris al mi la piedoj pro longa piedirado. Iom post iom mi konatiĝis kaj amikiĝis kun la vilaĝanoj. Mi jam ne plu volas forlasi mian laboron."

Luo Xiying diris, ke eĉ se iam en la montara regiono la vojoj estis damaĝitaj kaj la elektroprovizo estis rompita, tamen la poŝtvojo ĉiam restas. Estas facile tiel diri sed malfacile tion fari. En la pasintaj 16 jaroj Luo Xiying piediris pli ol 200 milojn da kilometroj, egale al tio, ke oni 5-foje rondiras la teron.

En la okuloj de aliaj homoj la poŝtvojo estas longa kaj soleca, sed la koro de Luo Xiying estas riĉa.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto