Vizitu Forumon

Luo Xiying kaj ŝia leterportista kariero

(GMT+08:00) 2012-06-06 15:08:31

Ĉiutage, Xiying eliras de la agentejo kaj sendas partiajn ĵurnalojn kaj diversajn pakaĵojn kaj leterojn al la vilaĝanoj, kiuj vivas en la montoj. Por atingi la plej malproksiman lokon ŝi devas transgrimpi pli ol 30 montetojn kaj trapasi pli-ol-20-foje rojojn kaj riveretojn. Ĉiufoje ŝi portas pakaĵojn kaj leterojn pezajn je almenaŭ 35 kilogramoj kaj kelkfoje eĉ 50 kilogramoj. Kiam ŝi iras sur la bicikla linio, ŝi povas bone utiligi la biciklon, sed kiam ŝi piediras, ŝi nur povas dependigi sin de la malnova portovekto kaj fortika korpo.

En la jaro 1996 Xiying finis sian eksteran laboron kaj revenis hejmen. Ĝuste tiam la sola maljuna leterportisto de la vilaĝo havis novan postenon kaj la poŝta agentejo urĝe bezonis anstataŭanton. La posteno altiris atenton de Luo Xiying.

Ĵ: Kial vi volis fariĝi leterportisto?

L: Kiam ni estis infanoj kaj vidis leterportiston transdoni ĵurnalojn kaj leterojn al loĝantoj, ni ĉiam enviis la onklon kaj rigardis lin heroo.

Ĵ: Post kiam vi eklaboris kiel leterportisto, kio estis via unua sento?

L: En la unua tago de mia laboro la maljuna leterportisto gvidis min tra la tuta linio kaj demandis al mi, ĉu mi vere povas fari la laboron, ĉar estas tre malfacila la laboro. Mi diris al li, ke mi povas fari tion, sed mi nur timas, ke mi ne povas bone plenumi la taskon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto