Vizitu Forumon

Jinjiang--Duafojan entreprenadon por respondi la defion

(GMT+08:00) 2012-06-12 15:37:02

"Sukceso venas parte de la genio kaj multege de la diligenteco"

La verso el la kanto titolita "Sukceso venas el la diligenteco" jam fariĝis la spirita simbolo de komercistoj de Fujian-provinco. Ili, per la diligenteco, jam sukcesis inter la ĉinaj privataj entreprenoj. En la pasintaj dekoj da jaroj, la urbeto Jinjiang de la provinco Fujian iris apartan vojon por disvolvi la ekonomion dank` al la viglaj privataj entreprenoj kun amaso da memfaraj fabrikmarkoj.

Jinjiang estas guberni-nivela urbeto sub la urbo Quanzhou de la provinco Fujian. Ĝi areas nur 700 kvadratajn kilometrojn. Ja sur la malgranda tereno amasiĝis 16 mil privataj entreprenoj kaj famas 123 memfaraj fabrikmarkoj kiel PEAK , ANTA, SEPTWOLVES, Qipai, K-Boxing, Lilanz kaj tiel plu. Jinjiang estas titolita kiel "hejmoloko de ĉinaj fabrikmarkoj" kaj en sinsekvaj jaroj viciĝas en la antaŭaj dek lokoj inter la cent potencaj urbetoj de Ĉinio. La jinjiang-aj entreprenoj prenas la tradiciajn industriojn ekzemple ŝufaradon kaj konfekciadon kiel la ĉefan produktadon. La ekonomia strukturo estas relative ekstensiva. Sekve de la tutmonda ekonomia krizo, ankaŭ la entreprenoj de Jinjiang kaptiĝis en la botelkolo en la disvolviĝo.

Antaŭnelonge, raportisto venis al Jinjiang kaj vidis, ke en Jinjiang leviĝas "duafoja entreprenado" kaj aperas serio da agadoj por ke la tradiciaj industrioj estu eniru akcian merkaton, kreu novajn markojn, faru teknikajn novigojn kaj tiel plu.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto