Vizitu Forumon

Jinjiang--Duafojan entreprenadon por respondi la defion

(GMT+08:00) 2012-06-12 15:37:02

Necesas ankoraŭ pli multaj riĉfontoj por serĉi ankoraŭ pli grandan disvolvon. La plej efika rimedo por akiri la riĉfontojn estas eniri en la akcian merkaton. Tio fariĝis la komuna konscio de la entreprenistoj de Jinjiang inkluzive de Xu Jingnan, direktoro de la PEAK-grupo. PEAK-grupo listigis sin en la borson en HKEx (Hongkong-a Exchange) en 2009. Xu Jingnan diris:

"Ni bone scias, ke ni bezonas multajn riĉfontojn por krei internacian markon. Ni povos havigi al ni la riĉfontojn nur per la akcia merkato."

Nun en Jinjiang sukcese eniri en la akcian merkaton jam 37 entreprenoj, kiuj kolektis monon je pli ol 20,5 miliardoj da juanoj, kun aktuala valoro de 180 miliardoj, la jinjiang-a konsisto en la kapitala merkato rapide formiĝas.

La enmerkatigo de entreprenoj faris la jinjiang-an ekonomion rekte vizaĝi al la kapitala merkato enlanda kaj ekstera kaj forte progresigas la modernigon de la entreprenaj sistemoj. Multaj famaj entreprenoj de Jinjiang ekis de malgrandaj farejoj, kaj iom post iom grandiĝas, ili multe alprenas la ekstensivan familian adminsitradon, kaj dank` al eniro en la akcian merkaton, ili enkondukas sciencan modelon en administrado por realigi la duafojan entreprenadon. Ekzemple, PEAK-grupo, kiu ĉefe produktas ekipaĵojn de korbopilko, enkondukis ERP-intelektan administran sistemon kaj aliajn internaciajn normojn. Direktoro de la grupo sinjoro Xu Jingnan esprimis:

"La produktoj de PEAK estas faritaj laŭ la internaciaj normoj, ankaŭ la administraj normoj de la grupo estas internaciaj. Estas egalaj la normoj, nedistingeblas ĉu bone ĉu malbone."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto