Vizitu Forumon

Jinjiang--Duafojan entreprenadon por respondi la defion

(GMT+08:00) 2012-06-12 15:37:02

Nun, la privataj entreprenoj de Jinjiang direktiĝas al la eksteraj merkatoj kaj pene faras internaciajn markojn. La 16-an de februaro, 2012, la ĉena vendejo de PEAK en Usono solene malfermiĝis en Melrose de West Hollywood en Los-Anĝeleso, kio markis, ke PEAK oficiale eniris en la monde plej grandan merkaton por la sportaĵoj, kaj ekkonkurencis kontraŭ la internaciaj magnatoj Nike kaj Adidas. Sinjoro Xu Jingnan diris, ke ili jam de 1993 registris siajn fabrikmarkojn en Madrido kaj sekve faris la registrigojn en 160 landoj , nun ili posedas pli ol 150 "licencojn."

Nun, la jinjiang-aj privataj entreprenoj tre atentas pri teknika kreado, kovado de fabrikmarkoj, promociiĝo per transformiĝo de industrioj por respondi la defion el la nova ekonomia cirkonstanco de la mondo, kaj priatentas "modernigi la fabrikadon" en la disvolviĝo. Per la vortoj de tieaj homoj, ili estis "diligentaj por kuraĝe akiri sukceson", kaj nun ili estas diligentaj por saĝe akiri sukceson".


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto