Vizitu Forumon

Rakonto pri Diana Fung

(GMT+08:00) 2012-06-28 08:37:59

 En la jaro 2002 en Pekino, sinjorino Diana Fung, prezidanto de Brila Fonduso de OSJ, komencis funkciadon de Brila Infana Okula Hospitalo kaj liveron de faka kuracado al malfortvidaj infanoj en la ĉina ĉeftero. Nun pasis 10 jaroj, ŝi sinsekve fondis filiojn en la ĉinaj urboj Shenzhen, Changsha, Wuhan kaj Fuzhou, kaj la nombro de resaniĝintaj malfortvidaj infanoj estas preskaŭ 100 mil, inter ili pli ol 5000 venis el malriĉaj familioj, kaj ili ricevis senpagan kuracadon.

En la jaro 2011, la Brila Infana Okula Hospitalo liveris senpagan vidkapablan ekzamenon al pli ol 33 mil pekinaj infanoj kaj faris senpagan kuracadon al 78 malfortvidaj infanoj el malriĉaj familioj. Sinjorino Diana Fung, prezidanto de Brila Fonduso de OSJ, jam ne povas kalkuli la nombron de senpagaj kuracadoj, liveritaj al malfortvidaj infanoj el malriĉaj familioj, sed ŝi kapablas klare memori la rideton sur la vizaĝoj de infanoj resaniĝintaj. Ŝi diris:

"Ni posedas mondajn patentajn teknikojn pri kuracado de malfortvido kaj kapablas resanigi ĉi tiajn infanojn. En la lastaj 10 jaroj, la nombro de resaniĝintaj infanoj superis 100 mil kaj la nombro de senpage kuracitaj infanoj estas 5250."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto