Vizitu Forumon

Rakonto pri Diana Fung

(GMT+08:00) 2012-06-28 08:37:59

Diana Fung naskiĝis en la familio de ĉinaj elmigrintaj komercistoj kaj loĝis en Singapuro, Wuhan kaj Hongkongo en sia infaneco. En la 80-jaroj de la lasta jarcento, Diana Fung komencis funkciadon de la familia negoco, poste ŝi komencis disvolvon de sia propra afero. Ŝia negoco rilatas al la biena kaj doma industrio, la industrio de ĉiutagaj varoj, la elektronika industrio kaj la hotela industrio, ŝi ankaŭ posedas multajn kompaniojn en Hongkongo, la ĉina ĉeftero kaj aliaj landoj, kaj servas kiel ĝenerala direktoro de multaj kompanioj. Diana Fung diris, ke de la lastaj 10 jaroj post kiam ekfunkciis la Brila Infana Okula Hospitalo, ŝi metas sian ĉefan energion sur disvolvon de la hospitalo.

Pri la demando, kial ŝi ekfunkciigis la hospitalon antaŭ 10 jaroj, Diana Fung respondis:

"Tiam la registaro informis, ke la nombro de ĉinaj malfortvidaj infanoj estis 12 milionoj, la tiama loĝantaro de Hongkongo estis 6 milionoj, tial duobliĝis la hongkonga loĝantaro. Tio skuis min kaj mi decidis fari la aferon."

Por krei la hospitalon, Diana Fung aktive serĉis fakulon por kunlaboro. Ŝi diris:

"Hazarde mi sciis, ke iu ĉina sciencisto inventis patenton pri kuracado de infana malfortvido. Aliflanke, miaj transmaraj amikoj sciigis, ke en la mondo ne ekzistas efika metodo por kuraci malfortvidajn infanojn, sed mi atentis, ke la resaniga proporcio per serio da metodoj, inventitaj de la sciencisto, atingis 96%. Tial, naskiĝis la volo transigi la patenton al produktoforto."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto