Vizitu Forumon

Rakonto pri Diana Fung

(GMT+08:00) 2012-06-28 08:37:59


(Diana Fung ricevis intervjuon )

Pro la tiama neperfekta sistemo kaj la alta postulo pri medio kaj tekniko, funkciado de la hospitalo fariĝis la procezo plena de defioj. Sed estas bonŝance, ke la afero de Diana Fung gajnis fortan subtenon de ĉinaj ŝtataj koncernaj fakoj. Ŝi diris:

"Antaŭ 10 jaroj en la ĉeftero ne malfermiĝis la hospitala sistemo kaj fondo de privata hospitalo estis tre malfacila. Dank'al subteno de ĉinaj ŝtataj koncernaj fakoj, mi fondis la hospitalon. Mi tre dankas gvidantojn de la koncernaj fakoj, ili vere zorgas pri popolanoj. Kiam mi raportis la staton al ili, ili tuj donis altan atenton kaj fortan subtenon La unua hospitalo ĝuste estis Pekina Brila Infana Okula Hospitalo."

En la jaro 2011, helpate de koncernaj fakoj, Pekina Brila Infana Okula Hospitalo senpage kuracis 80 malfortvidajn naciminoritatajn infanojn el xinjiang-aj malriĉaj familioj. Post kiam resaniĝis la infanoj, iliaj gepatroj donis al Diana Fung silkan flagon kaj per islama etiketo esprimis sian dankon kaj bondeziron. Diana Fung diris:

"Ili estas simplaj kaj per sia propra maniero esprimis dankon. Mi estas kortuŝita. Ĝuste pro ĉi tiaj aferoj, mi devas persisti en la afero."

Diana Fung diris, ke estontece ŝi donos pli da kapitaloj kaj kurac-teknikaj fortoj al la ĉina okcidenta landparto.

Nun, "Brila Infana Okula Hospitalo" estas la monda unika marko pri kuracado de malfortvida malsano. Por ke pli da malriĉaj malfortvidaj infanoj ricevu kuracadon, Diana Fung investis milionon da juanoj kaj kreis fonduson.

La 16-an de julio en la jaro 2009, invitite Diana Fung partoprenis en konferenco por celebri la 15-an datrevenon de la establo de Ĉina Karitata Federacio kaj doni premion al homoj, kiuj faris kontribuon al bonfaraj laboroj. Kaj Diana Fung ricevis premion en la konferenco.

Kiel hongkong-ano, Diana Fung havas profundan senton pri partopreno en la konstruado de la patrolando. Ŝi diris:

"Mi elkore ĝojas, ĉar kiel hongkong-ano, mi kunlaboras kun tiel saĝaj samlandanoj, ni kune kreas riĉaĵojn kaj partoprenas en reformado, malfermo kaj konstruado de la patrolando."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto