Vizitu Forumon

Vivo de hongkong-anoj

(GMT+08:00) 2012-07-05 16:42:13

Matene de iu vendredo en plaĝo ĉe Forpuŝa Golfo, la hongkonga tipa plaĝo, personoj plene ĝuas sunon kaj marakvon. Fraŭlino Chen okupiĝas en bufedejo ĉe la enirejo. La kuranta jaro estas la 15-jariĝo de la reveno de Hongkongo al la patrolando, parolante pri tio, fraŭlino Chen diris:

"Ne ŝanĝiĝis mensostato en la lastaj 15 jaroj. Pliiĝis kvanto de interfluoj inter Hongkongo kaj la ĉeftero, pli kaj pli da personoj de la ĉeftero vizitis Hongkongon kaj ankaŭ pli kaj pli da hongkong-anoj venis al la ĉeftero. Tio estas la granda ŝanĝiĝo."

De la lastaj 15 jaroj, la centra registaro firme plenumas la orientilon kaj bazleĝon de "unu ŝtato kun du socisistemoj" kaj subtenas la registaron de la Hongkonga Speciala Administra Regiono laŭleĝe plenumi administradon. Hongkongo tenas siajn kapitalisman sistemon, vivmanieron kaj bazajn leĝojn. Samtempe, la centra registaro alprenis serion da rimedoj por prosperigi Hongkongon. Sub la forta subteno de la centra registaro, la hongkonga registaro praktike plibonigis la vivon de popolanoj.

Sinjoro Qiu Zhenwei laboras en Hongkonga Oceana Parko. Pri ŝanĝiĝo en la lastaj 15 jaroj, li diris, ke ne grande ŝanĝiĝis la vivmaniero. Kiam Hongkongo revenis al la patrolando en la jaro 1997, Qiu Zhenwei aĝis 13 jarojn. Lia familio enmigris en Nov-Zelandon en la jaro 1995 kaj revenis al Hongkongo en la jaro 1999. Pri la travivaĵo, Qiu Zhenwei diris:

"Tiam multaj personoj havis necertecon kaj timis grandan ŝanĝiĝon en Hongkongo post sia reveno. Nun la faktoj atestis, ke ne ŝanĝiĝis la vivmaniero. Mia pliaĝa fratino revenis, poste ankaŭ mi revenis. Mi amas Hongkongon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto