Vizitu Forumon

Vivo de hongkong-anoj

(GMT+08:00) 2012-07-05 16:42:13

Qiu Zhenwei ricevis bazan edukadon en Hongkongo. Li havas profundan senton pri la reformado de edukado en la lastaj 15 jaroj.

"Ŝanĝiĝis multe la hongkong-a edukado en la lastaj 15 jaroj. En mia infaneco, mi komencis regulan edukadon en infanĝardeno, nun infanoj komencos sian regulan edukadon kiam ili aĝas nur 1 jaron."

En la lastaj 15 jaroj, Hongkongo senĉese pliigis la investon por edukado, la investo okupis 4% de la regiona totala produktovaloro, kaj preskaŭ kvinono de la registara elspezo estas uzata por edukado. Laŭ la proporcio de lernantoj kaj instruistoj, en 1997 unu instruisto respondecis 23 lernantojn, nun la nombro estas 14,9. En mezlernejoj, en 1997 unu instruisto respondecis 20 lernantojn, nun estas 15,3.

Ankaŭ leviĝis enspezo de loĝantoj en la lastaj 15 jaroj. Sed Qiu Zhenwei ankoraŭ sentis, ke la enspeza kresko estas malpli multa ol la prezara leviĝo, precipe rapide pliiĝis la domprezaro. Li diris:

"Nun la domo kun la areo je 70 kvadrataj metroj kostas 6 ĝis 7 milionojn da hongkongaj dolaroj. Domoaĉeto estas tre peza ŝarĝo."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto