Vizitu Forumon

Vivo de hongkong-anoj

(GMT+08:00) 2012-07-05 16:42:13

Pri la problemo, la hongkonga registaro konvene pliigos provizan kvanton de tero, samtempe per leĝoj kontrolos vendadon kaj altigos travideblecon. Zeng Yinquan, eksa administra ĉefo de Hongkonga Speciala Administra Regiono, esprimis, ke iom pliiĝis la distanco de riĉeco kaj malriĉeco. La 3-a hongkonga registaro alprenis pli da rimedoj. Precipe la 1-an de majo en la jaro 2011, komenciĝis la sistemo de leĝa minimuma salajro. Zeng Yinquan diris:

"Ni komencis la sistemon de minimuma salajro por garantii la vivon de popolanoj, ni alprenis rimedojn por zorgi pri maljunuloj, plibonigi socigarantion kaj liveri subvencion al trafikokosto de malriĉaj popolanoj. En la lastaj 5 jaroj, ni pliigis elspezon por kuracado, la kreska mezuro estas 40%."

La hongkonga registaro ankaŭ konstruis ekspresan fervojon por fortigi interfluon inter Hongkongo kaj la ĉeftero. Cai Fengsong, ĝenerala direktoro de hongkonga stacio de la ekspresa fervojo, konigis:

"Estontece, hongkong-anoj povos labori en Kantono, necesos nur 48 minutoj de Hongkongo al Kantono, tre oportuna. Ankaŭ la strategia loko de Hongkongo, kiel la patrolanda suda pordo, estos solidigata."

Ankaŭ la loko de internacia financa centro estis senĉese solidigata post la reveno de Hongkongo. Samtempe la hongkonga registaro pli multe atentis protektadon de la medio. Hongkonga Geologia Parko areas je 50 kvadrataj kilometroj, okupante 2% de la hongkonga areo. La parko estis konfirmita sinsekve de nacia geologia parko kaj UNESKO, ĝi estas titolita "Ĉina Hongkonga Monda Geologia Parko".

Pri la hongkonga estonteco, Leung Chun-ying, administra ĉefo de Hongkonga Speciala Administra Regiono, esprimis, ke en la lastaj tagoj la postulo pri ŝanĝiĝo estis relative forta. Tial en sia politika programo li elmetis "kaj ŝanĝiĝon kaj stabilecon", kaj montris, ke necesas konvenaj ŝanĝiĝoj, samtempe la socio devas esti stabila. La programo kaŭzis resonon en la socio.

Ni konvinkiĝas, ke enkondukata de la politika programo pri "kaj ŝanĝiĝo kaj stabileco", Hongkongo pli multe ŝanĝiĝos kaj disvolviĝos.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto