Vizitu Forumon

Kamparaj kooperativoj direktas iron de agrikultura disvolviĝo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-20 16:56:07

Por Ĉinio, la plej granda malfacilaĵo estas manĝo de 1,3 miliardoj da popolanoj. En la lastaj pli ol 30 jaroj, la politiko Reformado kaj Malfermo ne nur produktis multajn industriajn urbojn kaj guberinojn en Ĉinio, sed ankaŭ kaŭzis tion, ke multaj homoj forlasis sian hejmon kaj eniris urbon por fari laborojn kaj komercojn. Nun Ĉinio nutras 21% de la monda loĝantaro per nur 9% da kultivebla tero de la mondo kaj eble realigos produktan kreskon de nutraĵoj en la sekvaj 9 jaroj. Hodiaŭ en la programero Dek Jaroj de Ĉinio, ni babilos pri tio, kio ŝanĝis la agrikulturan disvolviĝon de Ĉinio.

La provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio havas alian belanomon Ĉina Grenejo, kiu posedas 2% da kultivebla tero de la tuta lando. Tamen en la pasinta jaro, la provinco elsendis pli ol 19 milionojn da tunoj da nutraĵoj al aliaj provinvoj, la sumo okupas kvaronon de la totala elsendo de la tuta lando.

Yu Lintang estas kamparano de la la urbo Zhaodong de la provinvo Heilongjiang. Ĉiusomere, li okupiĝas pri la agrikulturaj laboroj kune kun familianoj en sia kampo. Tamen ĉijare, li iris por laboro en urbo, li ne daŭre maltrankviliĝis pri la rikolto de sia kampo. Ĉar li jam aliĝis al la loka kampara kooperativo. Yu diris,

"Antaŭe, la tuta familio de 4 homoj laboris sur ĉirkaŭ 1.3 hektaroj da kampo, tamen ĉiujare ni ĉiam okupiĝis pri la kultivado, kaj enspezis nur ĉirkaŭ 10 000 juanojn. Post aliĝo al la kooperativo, la enspezo el kooperativo atingis almenaŭ 10 000 juanojn antaŭe kaj ĉiuj familianoj povas iri eksteren por kroma laboro, tial la jara enspezo de nia familio atingis 50 000 ĝis 60 000 juanojn."

La kooperativa politiko alportis ne nur pli multan enspezon, sed ankaŭ servojn inkluzive de aĉetado de semoj, plantada administrado, teroluado, vendado de produktoj, transportado kaj aliaj kaj garantion de plej malalta enspezo. tial li eskapis el la peza agrikultura laboro kaj eklaboris en urbo. Yu diris ankaŭ,

"Nun mi havas pli ĝojan senton ol antaŭe. Antaŭ ol aliĝo al la kooperativo, la tuta familio zorgis pri la malgranda peco da tero kaj nur gajnis ĉirkaŭ 10 mil juanojn, kiu povas subteni nian modestan vivon. Nun ni havas pli bonan enspezon, per tio ni altigis vivkvaliton. Tio estas sufiĉe por nia pli bona vivteno kaj ni havas ankaŭ superfluan monon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto