Vizitu Forumon

Kamparaj kooperativoj direktas iron de agrikultura disvolviĝo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-20 16:56:07

Komence de la 90aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio komencis la strategion de agrikultura industriigo. Por Ĉinio kiel tradicia agrikultura lando, la familia entreprenado povas altigi aktivecon de komparanoj, tamen aperis malavantaĝoj en merkata konkurado. Li Yining, ĉina fama ekonomikisto kaj profesoro de Pekina Universitato, opinias, ke se oni intencas solvi la agrikulturan problemon, necesas la akcelado de agrikultura industriigo.

"Kamparano sola estas malforta en merkata ekonomio, kaj bezonas mem serĉi merkaton. Se ili ne trovas merkaton, ilia rikolto ne povas esti vendita, do nepre necesas agrikultura industriigo. Per kooperaitivo aŭ antaŭenpuŝo de grandskalaj entreprenoj, kamparanoj povas vigliĝi en merkata ekonomio. Kamparanoj bezonas kunlaboran sistemon en organizo."

En la lastaj dek jaroj, sekve de industria procezo kaj foruzo de agrikulturo, la ĉina registaro elmetis serion da politikoj por subteni disvolviĝon de agrikulturo. La speciala kooperativo sendube estas unu el la plej ĉefaj modeloj por antaŭenpuŝi agrikulturan industriigon. Laŭ statistiko, nun jam ekzistas pli ol 280 miloj da agrikulturaj organizoj kaj al ili 110 milionoj da kamparaj familioj aliĝis. En 2011 la familioj aliĝintaj al kooperativo plenumis averaĝan enspezan kreskon de 2 400 juanoj.

Chen Xiaohua, ĉina vicministro pri agrikulturo montris,

"La politiko de agrikultura kooperativo ludas gravan rolon en antaŭenpuŝo de morderna agrikulturo, promocio de agrikulturaj teknikoj, pliigo de komparana enspezo, garantio de kvalito de agrikulturaj produktaĵoj kaj aliaj, fariĝas efika kanalo de unuigo kaj kunlaboro de kamparanoj en la nova periodo kaj grava forto por antaŭenpuŝi disvolviĝon de agrikultura mordernigo".


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto