Vizitu Forumon

Kamparaj kooperativoj direktas iron de agrikultura disvolviĝo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-20 16:56:07

En la hejmloko de Yu Lintang, kelkaj grandaj maŝinoj faras kamplaboron, verdaj majzfolioj flirtas je la vento. Loka oficisto Liu Baozhu diris, ke la kampara kooperativo aplikas unuigitan administradon de kampoj. 24-hora superrigardo ĉiam zorgas pri la cirkonstancoj de akvo kaj sterko. Se mankas akvo en la tero, la maŝino aŭtomate aldonas akvon. Liu Baozhu diris,

"Antaŭe la produktokvanto por unu muo estis nur malpli ol 700 kilogramoj, nun ĝi jam superis 1 000 kilogramojn. Tio estis granda kresko en produktado kaj multe altigas enspezon de kamparanoj."

Yin Cai, oficisto de agrikultura departemento de la urbo Zhaodong, opinias, ke la kaŭzo, kial kamparan kooperativon bonvenigas kamparanoj, estas la sistemo pri protekto de kamparaj interesoj. Li diris,

"La politiko de kampara kooperativo prenas 4 sistemojn por protekti interesojn de komparanoj. La unua estas grantio de plej malalta enspezo de tero, la dua estas kunĝuo de profito, la tria estas protekto kontraŭ riskoj kaj la kvara estas protekto de kamparanaj rajtoj. Laŭ kalkuro, la aliĝintaj kamparanoj havas pli multan averaĝan enspezon de ĉirkaŭ 1 500 juanoj ol la ne aliĝintaj."

Efektive, kampara kooperativo ne estis nove aperitaĵo en la lastaj jaroj. Post preno de potenco, la Kumunista Partio de Ĉinio dividis teron inter komparanoj kaj poste por rapidigi agrikulturan disvolviĝon establis agrikulturajn kooperativojn kaj popolajn komunumojn, tamen pro la sistemo de averaĝa distribuo, tiaj kooperativoj ne realigis agrikulturan mordernigon en Ĉinio. Ĝis fino de la 70aj jaroj de la lasta jarcento, ĉinaj kamparanoj kaŝe komencis kontraktitan operaciadon de teroj, kio vere antaŭenpuŝis kreskon de agrikultura produkto kaj komencis la reformadon kaj malfermon en Ĉinio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto