Vizitu Forumon

Tridek jaroj de germana komercronda elito en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-10 16:04:22

Jorg Wuttke, kiu naskiĝis en 1958, nun estas ĉefa reprezentanto de la germana kemi-industria kompanio BASF en Ĉinio. Komence de la politiko Reformado kaj Malfermo en Ĉinio la kompanio jam sin dediĉis al evoluado de la ĉina ekonomio. En 1982 ĝi lokis sin en Hongkongo por siaj vendado kaj popularigo de komercaĵoj en Hongkongo kaj en la ĉina ĉeftero, kaj ĝuste en tiu tempo Wuttke iris al Ĉinio. Rememorante la unuan impreson de la lando, li nepre ne forgesis la 11-tagan trajnan vojaĝon de Heidelburg al Ŝanhajo.

(Jorg Wuttke, nuntempa altrangulo de kompanio BASF en Ĉinio, ankaŭ vidinto pri evoluado de la lando)

"La vojaĝo estis ege emocia. Tiam estis tre malfacile akiri la ĉinan vizon, kaj estis ankaŭ tre raraj aviadiloj rekte de Eŭropo al Ĉinio. Pro tio, veturi per trajno estis relative ĝojiga, kaj oni povis pli intime percepti ekzotismajn kulturojn. Mi ankoraŭ memoras, ke pitoresko de la senhoma dezerto ege sensaciis min. Laŭ mi, kvankam vojaĝo per trajno estas ekstreme bona, tamen vojaĝantoj devas havi sufiĉan tempon. Sed por kiu sufiĉas la tempo nuntempe? Mi ofte sugestas al miaj ĉinaj amikoj, ke se tempo permesas, ili trajne iru al Germanio."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto