Vizitu Forumon

Tridek jaroj de germana komercronda elito en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-10 16:04:22
Krom ekonomia disvolviĝo, tiu, kiu altiras s-ron Wuttke al Ĉinio ankaŭ, estas la kulturaj elementoj de la lando. Al li treege plaĉas la Printempa Festo, ĉar dum la festo ĉie regas granda vigleco kaj videblas brilaj koloroj, tio ege ekzaltas lin. Li ŝatas ankaŭ la ĉinan pentradon, pli precize la tradician teknikon "blanka spaco" ĉe la rando de pentraĵo. Li diris, ke en eŭropa pentrado oni kutime plenigas tutan spacon de la tolo, dum ĉinoj emas lasi al la pentraĵo blankon, sur kiu la poemo tekstas. La kombino de artoj lingva kaj desegna interesas lin pri la ĉina kulturo. Li ankaŭ havas fortan kor-inklinon al ĉinaj poemoj, inter ili la poemoj de Du Fu estas la plej ŝatataj.

( Distingo povas plibeligi florojn, same kiel la ideo de reklamo de BASF )

La kulturoj ĉina kaj ĝermana tute diferencas, pri tio Wuttke treege interesiĝas. Same kiel li diris, ke la uniforma kulturo aspektas kiel la ununura floro en ĝardeno, kaj la ĝardeno sendube estas malbela. Tial distingo de kulturoj favoras al la du landoj. La malsamoj en ekonomio, manĝado, kaj muziko ĉarmigas la ĝardenon, ĉar por la tuta mondo diversaj koloroj estas ĉiam bonvenaj.

(Ding Xiaosong)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto