Vizitu Forumon

Tridek jaroj de germana komercronda elito en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-10 16:04:22
Kiam Wuttke unuafoje venis al Ĉinio, li povis preskaŭ ĉie trovi ĉinojn en uniformoj militistaj aŭ cindrokoloraj. Krome, li vidis ankaŭ grandajn pandojn kaj stratojn plenajn de bicikloj. Sed tiuj, kiuj plej profunde impresis lin, estis malfermo kaj kuriozeco de la ĉinoj. Pro tio, ke tiam ĵus komenciĝis la politiko Reformado kaj Malfermo en Ĉinio, kaj ne estis tiel multe da fremdlandanoj en la lando, la ĉinoj estis ege kuriozaj pri ili kaj estas gastemaj. Laŭ Wutteke, hodiaŭ en Ĉinio oni povas apenaŭ renkontiĝi kun la kuriozeco kaj entuziasmo. Li emfazis ankaŭ, ke se iu germana turisto ankoraŭ esperas vidi la uniformojn same kiel antaŭe, li cent-procente desapontiĝas, ĉar la aŭtoj de Volkswagen kaj Mercedez Benz en Ĉinio estas eĉ pli multaj ol tiuj en lia hejmlando.

Se 30 jarojn antaŭe Wuttke estis nur vojaĝanto al Ĉinio, nun post 30-jara klopodado li jam posedas sian propran oficejon en la kompanio. En la pasintaj 30 jaroj, li perceptis diversajn ŝanĝiĝojn de la lando kaj profundigis sian komprenon pri disvolviĝo de ĝia ekonomio. Tial li opinias, ke la ĉina merkato povas esti pli profitodona.

( Antaŭ plenumado de politiko Reformado kaj Malfermo la ĉinoj ĉiam vestis sin per uniformaj kostumoj )

"En la komenco fremdlandaj kompanioj ne donis sufiĉan atenton al la ĉina merkato, inter ili estas mia kompanio BASF. Antaŭ 15 jaroj en Ĉinio la vendosumo de mia kompanio kalkuliĝis al 600 milionoj da usonaj dolaroj, sed nun la cifero jam altiĝis ĝis 5 miliardoj da eŭroj. Ĉinio havas grandnombran loĝantaron, kaj preskaŭ duono el ĝi vivas en urboj. Tio signifas, ke en la venontaj almenaŭ 10 jaroj la ĉina ekonomio kontinuigos sian fortan kreskon. Germana ekonomia rondo, precipe la meza burĝaro nepre ne devas subtaksi la ĉinan merkaton. Tial necesas reguligo por nia administrado. Ni devas esplori la ĉinan merkaton kaj nin bazi sur la merkato. En la ĉina merkato vi klopodas, la perspektivo profitodonas."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto