Vizitu Forumon

Qingdao-a Kristanisma Preĝejo kaj pastro kun firma kredo

(GMT+08:00) 2013-03-06 10:38:22     Redaktoro:Xiong Shan

La urbo Qingdao en la provinco Shandong de Ĉinio iam estis luprenita teritorio de Germanio, nun ĝi estas ĉioninkluziva urbo. Ĝia ĉioninkluziveco enkorpiĝas en multaj flankoj, ekzemple la originalaj germanaj antikvaj konstruaĵoj kaj la modernaj grandaj domegoj; la cent-jaraj silkaj kaj satenaj vendejoj kaj la moda luksa Xianggang Mez-strato; la orientuloj irantaj sur la strato kaj la okcidentuloj promenantaj ĉe la marbordo. La ĉioninkluziveco de la urbo ankaǔ enkorpiĝas en la spirita vivo de la lokanoj, kaj la kristanisma kulturo estas unu el la plej tipaj reprezentecoj. Laǔ oficiala statistiko, estas preskaǔ 70 mil kristanoj en la urbo Qingdao.

La Qingdao-a Kristanisma Preĝejo, kiu troviĝas en Jiangsu-Strato en la urba centro, jam havas pli ol centjaran historion kaj estas tipa germana antikva kastela konstruaĵo. Ĝi estas konstruita de germanoj en la jaro 1910 por kristanoj. La Qingdao-a Kristanisma Preĝejo areas je 1000 kvadrataj metroj kaj konsistas el horloĝturo kaj halo. La preĝejo estas grandspaca kaj hela, ĝi povas enteni pli ol mil personojn.

Post fondiĝo de la nova Ĉinio, la preĝejo fariĝis ĉefa loko de ĉinaj kristanoj, kaj pli kaj pli da ĉinaj kristanoj faras preĝon ĉi tie. En ĉiuj semajnoj, la preĝejo organizas aktivadojn por kristanoj, ekzemple preĝa kuniĝo, kuniĝo de la junuloj, ekzercado de la ĥoro, ktp.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto