Vizitu Forumon

Qingdao-a Kristanisma Preĝejo kaj pastro kun firma kredo

(GMT+08:00) 2013-03-06 10:38:22     Redaktoro:Xiong Shan

Li Lingming, kiu estas 68-jara, kaj lia edzino Zhu Li, kiu estas 63-jara, estas membroj de la ĥoro. Pri sia vivo, Li Lingming milde diris:

"En la 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento, mi laboris en kemia fabriko, pro la serioza polucio en la fabriko, mi malsaniĝis kaj la vivo estis malfacila. Sed per preĝado, mi mildiĝis kaj sukcese konkeris la malfacilon. Nun en nia hejmo, mi kaj mia edzino kune kantas psalmon, tiu psalmo alportas mi trankvilon. Ni ne havas aǔton, nek grandan domon, sed nur emeritan salajron, sed nia vivo estas riĉa."

La Qingdao-a Kristanisma Preĝejo estas la unua oficiala malferma kristanisma preĝejo post la Granda Kultura Revolucio (1966-1976). Tiam nur estis preskaǔ 100 kristanoj kaj nun estas pli ol 3000. En la Qingdao-a Kristanisma Preĝejo estas 42 instruaj kaj administraj personoj kaj 15 pastroj. Gao Yongliang, el pia kristana familio de kvar generacioj, estas pastro de la Qingdao-a Kristanisma Preĝejo kaj faris predikadon en 20 jaroj. Laǔ rekomendo de Gao Yongliang, kristanoj de la Qingdao-a Kristanisma Preĝejo konsistas el ne nur emeritaj laboristoj, kiel sinjoro Li Lingming kaj lia edzino, sed ankaǔ instruistoj el universitato, el bankoficistoj, komercistoj, liberprofesiuloj, ktp, kaj pli ol duono de ili havas universitatan diplomon. Gao Yongliang diris al ĵurnalisto, ke pastro estas nomata "ŝafpaŝtisto", ili ne nur instruas la Biblion al kristanoj, sed ankaǔ ĝuste direktas al kristanoj pozitive vizaĝi al la vivo kaj inklinigas kristanojn al bono.

"Mia kredo estas inklinigi popolanojn al bono, starigi bonan kredon, trakti homojn per bona ideo, diskonigi ĝustan nocion pri la valoro kaj kuraĝigi kristanojn por fariĝi utilaj homoj. Tiu profesio estas serveca, mi pensas, ke tiu laboro havas grandan signifon. De la lastaj 20 jaroj, mi ĉiam firme tenas mian kredon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto