Vizitu Forumon

Qingdao-a Kristanisma Preĝejo kaj pastro kun firma kredo

(GMT+08:00) 2013-03-06 10:38:22     Redaktoro:Xiong Shan

Gao Yongliang opinias, ke la diverseco de la konstruaĵa stilo en la urbo ne nur riĉigas la kulturon de la urbo, sed en tio ankaǔ enkorpiĝas la ĉioninkluziveco de la urbo. Tiu ĉioninkluziveco ankaǔ enkorpiĝas en la rilatoj inter homoj, kaj tiuj rilatoj inter homoj ĉefe reflektas la spiriton de la homoj. La ĉioninkluziveco de Qingdao havas rilaton kun la disvolvo de kristanismo en Qingdao.

"Pro la ĉioninkluziveco de la urbo Qingdao, diversaj kulturoj ekzistas harmonie, homoj ne nur akceptas edukon de la universitato kaj la socio, sed ankaǔ de la moralo kaj la spirito. La religio havas grandan rolon pri instruado de la homspirito kaj inklinigado al la homoj por bonkredo."

Liu Dong, kiu longtempe laboras pri administro de la religio en la urbo Qingdao, diris:

"La administra laboro de la religio ĉefe estas en du flankoj. La unua flanko estas tio, ke la registaro laǔleĝe protektas normalajn religiajn aktivadojn, kontentigas bazan spiritan bezonon de kristanoj kaj laǔleĝe batas kontraǔ-leĝajn organizojn. La alia flanko estas pozitive direkti la religian rondon por serĉi kaj disvolvi la bonan valoron de la religia kulturo kaj akceli la stabilecon kaj harmonion de la socio."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto