Vizitu Forumon

  Kiel forigi maltrankvilojn dum urbaniĝo?

(GMT+08:00) 2013-03-14 11:10:48     Redaktoro:Lina

S-ro Zhang Quanshou estas reprezentanto de la 12a Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de Quanshun,kompanio pri ekspluato de homa resurso. Li estas ankaŭ nomata "komandanto de laboristoj el la kamparo". Nuntempe li preparas transloki ĉefstabejon de la kompanio Quanshun de la urbo Shenzhen al alia urbo Zhengzhou. Li tiel eksplikis la kialon: "En la pasinteco varbitaj laboristoj el la kamparo estis aranĝitaj en ĉemaraj lokoj. En la estanteco, proksimume 30% de elkamparaj laboristoj estas aranĝitaj en la provinco Henan. Post pluraj jaroj, elkamparaj laboristoj estos averaĝe dislokitaj en ĉemaraj regionoj kaj en la internaj regionoj. Kelkaj fenomenoj atestis la prijuĝon de Zhang Quanshou: ekzemple lastatempe estas tagoj, en kiuj elkamparaj laboristoj revenas al siaj laborpostenoj en urboj kaj urbetoj, tamen la nombro estas evidente malpli multa ol tiu en pasintaj jaroj.

Novaj fenomenoj kaj novaj statistikoj pruvas la novan tendencon, ke pli kaj pli multaj elkamparaj laboristoj elektas reveni al la hejmloko en la mezo kaj en la okcidento de Ĉinio.

La plejparto de la elkamparaj laboristoj elektas labori en lokaj fabrikoj kaj loĝi en lokaj urbetoj. Ekzemple, nur kelkaj programoj de bone konataj markoj, kiaj Foxconn, Haima kaj Gree,en la provinco Henan povas liveri proksimume 600 000 laborpostenojn. Elkamparaj laboristoj kun teknikoj de industria produktado kaj kun vivospertoj en urboj plej probable la unuaj sin fiksos en lokaj urboj kaj urbetoj kaj reale "urbaniĝos".

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto