Vizitu Forumon

  Kiel forigi maltrankvilojn dum urbaniĝo?

(GMT+08:00) 2013-03-14 11:10:48     Redaktoro:Lina

Sed urbaniĝo de hejmenrevenintaj laboristoj ne estas glata.

La vivo estas malfacila por elkamparaj laboristoj pro sistemaj malhelpoj kiaj socia garantio, edukado kaj kuracado. Kamparano Liu Li jam laboris en la urbo Xiamen 13 jarojn kaj havas profundan sperton pri la vivstato de elkamparaj laboristoj en urboj. Ŝi diris: "Iuj laboristoj ne konsultis kuracistojn post malsaniĝo kaj tiel plie serioziĝis pro tio, ke oni ne povas akiri repagon ekster la hejmloko sub la nova kampara kooperativa medicina sistemo."

Kvankam lastajn jarojn nemalmultaj lokoj iompostiome unuecigas registritan permanentan rezidon en urboj kaj en la kamparo, tamen ankoraŭ multaj sociaj garantioj estas ne unuecaj. Zhang Quanshou diris: "Elkamparaj laboristoj malfacile enradikiĝas en ĉemarajn grandajn urbojn pro limigoj de registrita permanenta rezideco, edukado kaj socia garantio, kaj devigite fine elektas reveni al la hejmloko, sed eĉ en la hejmlokaj urbetoj, ili ankoraŭ ne povas ĝui diversspecajn publikajn servojn kunligitajn al registrita permanenta rezideco."

Zhang Quanshou diris: "La registaro devas detranĉi kunligitecon inter permanenta rezideco kaj diversaj publikaj servoj, konduki pli kaj pli multajn hejmenrevenintajn laboristojn enradikiĝi en urbetojn kaj tiel evoluigi urbaniĝon. Mi prenu mian hejmlokon Shangcai kiel ekzemplon. Ĉiujare 300 000 homoj vojaĝas eksteren por laboro. Se duono de tiuj homoj revenus, multe altiĝus urbaniza nivelo de la urbeto."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto