Vizitu Forumon

Eta blanka domo en la urbo Tianjin

(GMT+08:00) 2013-03-19 16:35:22     Redaktoro:Xiong Shan

Post la Dua Opia Milito en la jaro 1860, Britio, Francio kaj Usono minacis la registaron de la dinastio-Qing difini koncesiitan kvartalon en la urbo Tianjin. La antaǔa kvartalo koncesiita al Britio kaj Usono, kies centro estas la eta blanka domo, estas la plej frua loko, kie oni kontaktis la vivon de la okcidentanoj. Post malmultaj jaroj, la granda hotelo Li Shunde estis konstruita ĉe la bordo de la rivero Haihe. Sekve, ankaǔ la Viktoria Ĝardeno, kiu nun estas la ĝardeno de la urba komitato de la Partio, estis konstruita. Ĝis la jaro 1890, kiam la Administracio de la Publikaj Konstruoj de la kvartalo koncesiita al Britio, tiu ĉi regiono jam fariĝis konsiderinde grandskala. Krom labora tempo, administrantoj de la Brita Administracio de la Publikaj Konstruoj povis rajdi suden sur altĉevalo, laǔlonge de la strato Machangdao, kaj ĝui britstilan ĉevalvetkuron en ĉevalvetkurejo. Se la malnova domo de Davens, kiu troviĝas ĉe la sudparto de la strato Machangdao, estas la plej frua okcidenta domo en la distrikto "Wudadao", do kiam ĝi estis konstruita en la jaro 1905, rajdante ĉevalojn la britaj koloniistoj jam estis trotantaj sur la strato Machangdao dum pli ol 15 jaroj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto