Vizitu Forumon

Eta blanka domo en la urbo Tianjin

(GMT+08:00) 2013-03-19 16:35:22     Redaktoro:Xiong Shan

Kiam oni diras pri "okcidenta stilo" de la eta blanka domo, do li certe mencias rusajn migrintojn, kiuj loĝas ĉi tie. De la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, la distrikto ĉirkaǔ la eta blanka domo havis la nomon "rusa urbo", kaj tiu nomo estas populara inter fremdlandaj elmigrintoj. Kial la distrikto ĉirkaǔ la eta blanka domo havis la nomon "rusa urbo"? Ĉar post "oktobra revolucio" de Sovetujo en la jaro 1917, rusaj elmigrintoj loĝintaj en Tianjin amasloĝis en okcidenta parto de la stratoj Kaifeng kaj Xuzhou. Tie rusaj elmigrintoj malfermis rusajn restoraciojn, vendejojn, manĝaĵejojn, hotelojn, drinkejojn, magazenojn de vestoj, beligejojn, ktp. Sur pordoj de tiuj vendejoj estas butikaj ŝildoj en la rusa lingvo kun diversaj koloroj kaj formoj. Estas multaj britaj kaj rusaj elmigrintoj loĝantaj en la distrikto ĉirkaǔ la eta blanka domo, pro tio, de la komenco la distrikto havis la eǔropan stilon.

De la fino de la 20-aj jaroj ĝis la mezo de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, homoj, kiuj sin fordonis al la profito, rigardis la distrikton ĉirkaǔ la eta blanka domo kiel la loko, kie oni povis plimultigi monon. Do tiu distrikto rapide pli kaj pli prosperiĝis. En la tago, en tiu distrikto amasiĝis homoj en diversaj restoracioj, vendejoj kaj magazenoj de vestoj. En la nokto, homoj vivis en lukso kaj malŝparo en tiu regiono. Ĉiutage la regiono ĉirkaǔ la eta blanka domo ludis la scenojn de prosperiĝo kaj degenero, kaj tio estas speciala pejzaĝo de la duonkolonia koncesiita kvartalo en Tianjin.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto