Vizitu Forumon

Eta blanka domo en la urbo Tianjin

(GMT+08:00) 2013-03-19 16:35:22     Redaktoro:Xiong Shan

La distrikto ĉirkaǔ la eta blanka domo antaǔe estis kvartalo koncesiita al Usono, sed de la komenco, la usonanoj ne bone administris tiun distrikton. La kvartalo koncesiita al Britio estis najbara al la kvartalo koncesiita al Usono, la kvartalo koncesiita al Britio limigis aktivadon de kolportistoj, tial multaj kolportistoj amasiĝis en la kvartalo koncesiita al Usono, do en tiu regiono aperis drinkejoj, opifumejoj, hazardludejoj, ktp. Poste tiu regiono fariĝis la loko de amuziĝo kaj konsumado de "okcidentanoj".

Tiam en la distrikto ĉirkaǔ la eta blanka domo estis vendejoj Yuenyong, Fuxingtai, Dachanghe, ktp, por vendi okcidentajn vinojn kaj ĉiutagajn bezonaĵojn. Ĉiuj komercaĵoj en la vendejoj estis importitaj kaj kostis multe, sed ili taǔgis al la bezono de la okcidentanoj kaj kelkaj ĉinoj. La vendejoj komence estis konstruitaj en la sudparto de la meza strato de la kvartalo koncesiita al Britio, pro prosperiĝo de la komercado, poste plu aperis iliaj filioj proksime al Xiaoying Merkato en la strato Haidadao, kaj la loko estis titolita kiel ĉampiono de vendejoj administrataj de ĉinoj proksime al la eta blanka domo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto