Vizitu Forumon

Multe altiĝis vivkostoj en ĉinaj urboj

(GMT+08:00) 2013-01-07 16:17:33     Redaktoro:esperanto
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, decembre de 2012 kompanio "ECA Internacia" publikigis rangoliston de vivkostoj de tutmondaj urboj. El pli ol 400 urboj en la tuta mondo, japana ĉefurbo Tokio okupas la unuan lokon. Laŭloke ĉinaj urboj multe altiĝis en la listo, kaj okupis trionon de aziaj urboj kun plej altaj vivkostoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton!

La kompanio ECA Internacia faras enketon pri vivkostoj dufoje en ĉiu jaro kaj tiamaniere helpas translandajn entreprenojn efike kalkuli disdividon de salajro. En la enketo oni komparas prezojn de oftaj konsumaĵoj kaj servoj de laborantoj ekspeditaj aliloken en pli ol 400 urboj de la tuta mondo, kaj publikigas koncernan rezulton. Enkalkulitaj estas ĝeneralaj vivkostoj por nutraĵoj, vestoj, trafiko kaj manĝado ekster la hejmo, dum kostoj por loĝado kaj lernado estas ekskluzivaj.

En la listo por la jaro 2012, japana ĉefurbo Tokio plue estas en la unua loko, japana urbo Nagojo la dua , norvega ĉefurbo Oslo la tria, angola ĉefurbo Luando la kvara, japana urbo Jokohamo la kvina kaj japana alia urbo Kobeo la sesa.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto