Vizitu Forumon

Multe altiĝis vivkostoj en ĉinaj urboj

(GMT+08:00) 2013-01-07 16:17:33     Redaktoro:esperanto

Tio estas atentoveka, ke aziaj urboj ĝenerale altiĝis en la rangolisto pro la ekonomia disvolvo. Interalie, ĉina ĉefurbo Pekino altiĝis de la 35a loko al la 22a loko, ĉina urbo Ŝanhajo de la 41a al la 26a, ĉina urbo Hongkongo de la 58a al la 32a. En la rangolisto de nur aziaj urboj, Pekino kaj Ŝanhajo respektive estas en la 5a loko kaj en la 7a.

S-ro Guan Lilian, direktoro de ECA Internacia por Azio, anoncis, ke prezoj de serio da konsumaĵoj en Ĉinio altiĝis je 5% en la jaro 2012. La vivkostoj en Ĉinio estas pli kaj pli multekostaj, tiel ke translandaj entreprenoj hezitas pri establo de agentejoj en Ĉinio. Tio eble reduktos konkurencan avantaĝon de Ĉinio en Azio.

Parolante pri scienco de kalkulaj manieroj de la rangolisto kaj pri referenco de la enketa rezulto al la vivo de ordinaruloj, s-ro Cao Baoyin, komentisto de Ĉina Radio Internacia, opiniis:

"Miaopinie, kalkulaj manieroj, enketaj rimedoj kaj specimenoj estas akurataj. Vera Ĉinio estas en la ĉiutaga vivo, nome, en la ĉiutagaj konsumo kaj sperto. La enketo estas farita el la ĉiutaga vivo, kaj plie pri necesaĵoj de la vivo, tial ĝi povas reale reflekti la vivkostojn. Kompreneble ni ankaŭ bezonas atenti la fakton, ke laborantoj ekspeditaj aliloken ĝenerale havas relative altan enspezon kompare kun ordinaruloj precipe homoj kun malalta enspezo. Tial oni ne povas rigardi ĝin absolute realan enketan rezulton, tamen ĝi vere havas altan referencon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto