Vizitu Forumon

Multe altiĝis vivkostoj en ĉinaj urboj

(GMT+08:00) 2013-01-07 16:17:33     Redaktoro:esperanto

Responde al la diro, ke altiĝo de vivkostoj en Ĉinio eble reduktos konkurencan avantaĝon de Ĉinio en Azio, s-ro Cao Baoyin montris sian opinion.

"La diro estas iagrade rezona. Se la vivkostoj de ĝiaj laborantoj en iu urbo estas altaj, la kompanio devas altigi salajron. Laborkostoj de kompanio certe altiĝos sekve de altiĝo de la ĉiutaga konsumo. Kompreneble, ĉu vere reduktiĝos investa perspektivo kaj konkurenco de iu loko, ni devas konsideri ne nur altiĝon de la ĉiutaga konsumo sed ankaŭ multiĝon de la ĝeneralaj laborkostoj. Ni povas vidi el mediataj raportoj kaj el statistikoj de la lastaj jaroj, ke rilate al laborintensaj sektoroj, iuj multnaciaj kompanioj translokiĝis al Hindio kaj aliaj landoj, tial ni devas konsideri kiel reguligi la ekonomian strukturon antaŭ alveno de krizo. Estas pli malfacile fari reguligon post okazo de krizo."

Karaj amikoj, ni finu la raporton titolitan "Multe altiĝis vivkostoj en ĉinaj urboj". Koran dankon pro via aŭskulto!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto