Dimanĉe 20-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Ĉinio kompakte ellaboris politikojn por reguligi kaj regi industrion de doma kaj biena proprietoj

(GMT+08:00) 2010-03-04 18:19:39
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )
Impulsita de financa krizo kaj travivinta mallongtempan malprosperon, ĉina merkato de doma kaj biena proprietoj forte revarmiĝas, kvanto kaj prezo tute pliiĝas. Iuj amaskomunikiloj uzis la vorton "frenezecon" esprimi ĉinan merkaton de domegoj en la lasta jaro, aliaj amaskomunikiloj komparis pekinan domprezon kun prezo de domego, aĉetita de usona forpasinta stelo Michael Joseph Jackson, kaj konkludis, ke "oni kapablas aĉeti domegon de Michael Joseph Jackson, sed ne kapablas aĉeti domojn inter la 1-a cirkulo kaj la 5-a en Pekino". Por bremsi trorapidan pliiĝon de domprezo en iuj urboj kaj pluapaŝe reguligi kaj regi merkaton de doma kaj biena proprietoj, de la fino de la lasta jaro, la ĉina registaro kompakte ellaboris rimedojn, la rimedoj klare celas "bati spekulacion" kaj "garantii racian bezonon". Karaj aŭskultantoj! Hodiaŭ, ni ĝuste babilos pri ĉi tiu temo.

Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en 2009 areo de venditaj ĉinaj komercaj domoj atingis 937 milionojn da kvadrataj metroj, pli multe je 42% ol tiu en 2008, la venda sumo super 4 400 miliardojn da juanoj, pli multe je 75% ol en 2008. Samtempe kun tio, tutlanda meznombra negoca prezo de komercaj domoj estas 4 695 juanoj po kvadrata metro, pli multe je proksimume 25% ol tiu en 2008, la pliiĝo kreis plejan multon en la lastaj 15 jaroj. Laŭ multaj ĉinoj, la pliiĝo jam superis ilian portan kapablon.

"Per salajro, ni ne kapablas aĉeti domon, eĉ devas prunte preni monon por la unua pago."

"Ni, ordinaraj popolanoj, vere volas aĉeti domon por ni mem, sed la prezo pliiĝas kontinue, ni povas nur atendi."

 <<  1 2 3  >> 
Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto