Vizitu Forumon

Ĉinio kompakte ellaboris politikojn por reguligi kaj regi industrion de doma kaj biena proprietoj

(GMT+08:00) 2010-03-04 18:19:39

Jara "Ekonomia Blua Libro", publikigita de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj, subtenas la opinion. La raporto diras, ke por trakti financan krizon, en la dua duono de 2008, Ĉinio ellaboris favoran politikon stimuli aĉetadon de domoj, samtempe kun tio, en la fono de grandmezura malpliiĝo de negoca kvanto, prezo malpliiĝis, tio objektive stimulis releviĝon de domaĉetado. Kaj pro pliigo de anticipo pri inflacio, multaj potencialaj konsumantoj, kiuj antaŭe rigardis la merkaton, fariĝis realaj aĉetantoj. Akcelate de grandmezura kresko de bezono, prezo rapide pliiĝis. Laŭ donitaĵoj el la raporto, laŭ internaciaj spertoj proporcio inter doma prezo kaj familia jara enspezo de urbaj loĝantoj devas esti inter trioblo kaj sepoblo. Sed la ĉina proporcio en 2009 superis okoblon, superis racian portan amplekson.

En tiu ĉi fono, kombinante makroskop-ekonomian situacion, ke Ĉinio laŭgrade iras el influo de financa krizo, en la fino de 2009, la ĉina registaro komencis intensigi konsuman favoran politikon pri la industrio de doma kaj biena proprietoj.

Influate de ŝtataj politikoj, ĉinaj bankoj komencis intensigi kreditajn favorajn politikojn, iuj komercaj bankoj nuligis la favoran politikon doni 30% de la unuafoja pago pri la unua loĝejo. Pri tio, estro de la esplora centro pri ĉina kaj monda ekonomio sub Ĉina Qinghua-Universitato sinjoro Li Daokui opiniis:

"La politiko helpas ŝtatajn politikojn por bati spekulacion de la industrio de doma kaj biena proprietoj, reduktas favoron kaj intensigas krediton kaj batas spekulacian bezonon. Mi konvinkiĝas, ke aliaj bankoj sekve agos, negoca kvanto kaj prezo eble iom malpliiĝos."

Ankaŭ politikoj sur la ekspluata kampo de la industrio estis sinsekve ellaborataj. La 17-an de decembro de 2009, la unua-paga proporcio de vendo de terekspluato estis altigata ĝis 50%. De komenco de 2010, Ĉinio severe batas terokupan agon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto