|
||||||
|
|
||
Vicestro de ĉina Ŝtata Ministerio pri Teritoriaj Riĉfontoj sinjoro Yun Xiaosu diris en gazetara konferenco de la ĉina Ŝtata Konsilantaro:
"Ĝis la fino de 2009, tutlandaj entreprenoj pri la industrio de doma kaj biena proprietoj posedas proksimume 3 milionojn da muoj de tero, tero por ekspluato en la estontaj 2 kaj 3 jaroj estas garantiita. En la kuranta jaro, ni fortigos kontrolon kaj administron al provizita tero, efike akcelos laŭtempan laŭregulan ekspluaton de provizita tero por garantii laŭtempan finkonstruon de diversaj loĝejoj kaj loĝbezonon de popolanoj. Ni ankaŭ alprenos koncernajn rimedojn kaj severe batos diversajn kontraŭleĝajn agojn."
"Pliigo de provizado de politikaj loĝejoj" estas la alia grava punkto de la regulado. Tio enkorpigis la sintenon de la ĉina registaro pri distinga trakto kontraŭ spekulacio en la industrio kaj racia loĝbezono de loĝantoj. En decembro de 2009, la regula kunveno de la ĉina Ŝtata Konsilantaro elmetis pliigi provizadon de normalaj komercaj domoj, subteni loĝantan sendependecon de loĝantoj kaj plibonigitan domaĉetan bezonon, fortigi konstruadon de garantiaj domoj, doni fortan subtenon en financo kaj terpolitikoj kaj celi, ke multaj urbanoj kun malalta kaj mezalta enspezo gaje vivu kaj trankvile laboru.
Same en la gazetara konferenco de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĉina vicestro pri loĝejo kaj urba kaj kampara konstruado sinjoro Qi Ji esprimis, ke en la kuranta jaro Ĉinio konstruos 6 milionojn da kompletaj politikaj loĝejoj. Novaĵ-proparolanto de la pekina komitato pri loĝejo kaj urba konstruado sinjoro Xu Zhijun elmetis, ke en 2010 proporcio inter provizado kaj konstruado de pekina politika terprovizado superos duonon. Li diris:
"En la kuranta jaro, Pekino pluapaŝe fortigos politikan domkonstruadon. La nombro de nove konstruataj kaj aĉetitaj politikaj domoj estas 134 mil, okupis pli ol 50% de la nombro de urbaj konstruataj domoj."
Sub la rolo de rimedoj pri bato al spekulacia aĉeto kaj pliigo de politika doma provizado, merkato de la industrio de doma kaj biena proprietoj en iuj ĉinaj urboj komencis redukti temperaturon. Sed, fakuloj ne opiniis, ke la ĉina merkato de la industrio de doma kaj biena proprieto refoje alfrontas "turnan punkton". Vicestro de ĉina esplora asocio de la industrio de doma kaj biena proprietoj sinjoro Gu Yunchang diris:
"En la kuranta jaro, ĉina makroskopa reguligado havas du celojn, la unua estas bremso de trorapida pliiĝo de prezo, kaj la dua estas teno de stabila kresko de la industrio, se venda kvanto grande malpliiĝos sur la bazo, ke en la lasta jaro la venda kvanto grande pliiĝis, tio estos malutila al disvolvo de la industrio kaj la makroskopa ekonomio. En la kuranta jaro, prezo eble tenos la tendencon de leviĝo stabila, nome kreska mezuro eble estos malpliiĝos."
Nun, koncernaj fakoj de la ĉina registaro komencis superrigardon al reguliga stato en merkato de la industrio de doma kaj biena proprietoj de iuj gravaj municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj. La superrigarda stato estos rigardata kiel referenca bazo por estonta reguliga politiko de la ĉina registaro.
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |