Leciono 31 Skizo pri ĉina lingvo

 Komentoj
 
  • La ĉina lingvo havas 4 tonojn de prononcado, t.e. alta-ebenan, suprenan, malsuprena-suprenan kaj malsuprenan. Tio signifas, ke ĉiu fonetika litero diference prononciĝas kaj ĉiu tono havas sian propran signifon. Ekzemple: ma1(妈 mā), en la unua tono, signifas patrinon, ma2(麻 má), en la dua tono, signifas linon, ma3(马mǎ), en la tria tono, signifas ĉevalon kaj ma4(骂 mà), en la kvara tono, signifas insulti.
  • La alia karaktero de la ĉina lingvo estas, antaŭ subjekto estas mezurvorto. La plej ofte uzata mezurvorto estas “个”.Ni ne diras “一人”, sed “一个人 gè”, “unu homo” aŭ “两个人 gè”, “du homoj”.
    La alia ofte uzata mezurvorto estas “条” por epiteti longan kaj maldikan aĵon. Ekzemple, oni diras “一条路 tiáo”,”两条路 tiáo”, unu vojo, du vojoj.La mezurvorto de bovo estas “tou”, kiu signifas “kapo” en la ĉina lingvo. Oni diras “三头牛 tóu”.Unu el karakteroj de komuna parollingvo estas uzi grandnombron da kunmetita mezurvorto.
  • Oni ĉine esprimas unu aĵon per du aŭ tri vortoj, ekzemple, fajrestinga kamiono, “消防车辆”, kaj “火车huchē” estas trajno. “火山 huǒshān”signifas vulkanon.Ni donu plu kelkajn ekzemplojn: “aŭtobuso” estas 公共汽车 gōnggòng qìchē;“trolebuso” estas 电动汽车.