Inter lingvoj uzataj de diversaj landoj, la ĉina lingvo estas la ununura nefonetika lingvo. Pri origino de ĉina ideografio, ekzistas multaj popolaj legendoj. Laŭdire, en la antikveco, la homo nomata “Cang Jie” observis spurojn de birdoj kaj bestoj sur la tero kaj kreis la plej antikvan hieroglifon de Ĉinio.
Poste arkeologoj de nova Ĉinio elterigis grandnombron da relikvoj el tomboj ĉirkaŭ Lingyanghe de la gubernio Ju de la provinco Shandong de Ĉinio. Ili trovis hieroglifojn sur iuj fajencoj. Studite, iuj ideografiaĵoj jam havas pli-ol-4500-jaran historion kaj estas plej antikva embrio de ĉina ideografio. Por faciligi la homojn ĝuste koni kaj legi ĉinajn ideogramojn, en la jaro 1958 la ĉina registaro oficiale publikigis “Projekton de Han-lingva Fonetika Alfabeto”, kiu prenas latinan alfabeton por fonetiki ĉinajn ideogramojn laŭ prononco de komuna parollingvo de la ĉina lingvo.

