Dum dialogo kun la speciala raportisto pri ekstrema malriĉeco en la 50a konferenco de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, ĉina reprezentanto montris, ke la pandemio de KOVIM-19 elstarigis delongajn malriĉecajn problemojn en Usono. Usono devas doni pli da graveco al sovado de tiu problemo
La 26an de junio kelkaj miloj da homoj kolektiĝis en Madrido, la ĉefurbo de Hispanio, por oponi kontraŭ NATO kaj alvoki mondan pacon
La 27an de junio, la lanĉa ceremonio de 5G-reta servo de la kompanio China Broadnet okazis en la ekspoziciejo pri la historio de la Komunista Partio de Ĉinio
La 26an de junio Ibrahim Kalin, proparolanto de la turka prezidentejo, refoje diris, ke Turkio ne faru sankciojn kontraŭ Rusio same kiel la Okcidento, ĉar ĝi devas konsideri siajn ekonomiajn interesojn
Afgana oficisto pri katastrofaj aferoj diris lunde, ke la unua aro da nutraĵa helpo donacita de ĉina firmao atingis la regionon trafitan de tertremo en orienta Afganio
La tajkonaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-14 sukcese kreis medion por restado en la kosmostacio.La tri tajkonaŭtoj laboras kaj vivas en orbito jam dum pli ol 20 tagoj ekde kiam ili eniris la kernan modulon "Tianhe" en la 5a de junio
Irana prezidento Ebrahim Raisi dimanĉe ripetis, ke la eksterlanda partopreno en la regiono ne nur ne helpas al solvado de iu ajn demando, sed ankaŭ kaŭzas problemojn
La pakistana armeo diris en deklaro, ke la sekurecaj taĉmentoj de la lando mortigis sep teroristojn en la triba distrikto de Nord-Vaziristano en la nordokcidenta provinco Khyber Pakhtunkhwa
La ĉina Nacia Komisiono pri Sano lunde diris, ke la ĉina ĉeftero dimanĉe raportis kvin novajn kazojn de la novkronvirusa malsano de loka propagiĝo, inter ili tri estis raportitaj en Pekino kaj du en Ŝanhajo
La 25a de junio markas unu jaron de funkcio de la fervojo inter Lasao kaj Linch de Tibeto. Dume la fervojo transportis pasaĝerojn je 1,137 milionoj da homfojoj kaj varojn de 47,8 miloj da tunoj