La ĉina konstanta misio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) diris, ke Ĉinio ĵaŭde plene pagis siajn taksojn de la 12 packonservaj agadoj de la UN por la fiska jaro 2021/2022
Kargotrajno, plene ŝarĝita per elektronikaj produktoj, mekanikaj partoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj, ĵaŭde ekveturis de fervoja stacidomo en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing kaj direktiĝis al Duisburg, Germanio
Vendrede en sesio de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉinaj leĝdonantoj voĉdonis por pasigi amendon al la kontraŭmonopola leĝo, kiu ekvalidos la 1an de aŭgusto 2022
Laŭ artikolo publikigita de Bloomberg merkrede, la usona ekonomio iras al malmola surteriĝo, kaj recesio estas neevitebla en la venontaj 12 ĝis 18 monatoj.La artikolo diris, ke altiĝantaj prezoj devigis la Federacian Rezervon ŝanĝi sian fokuson de subteni ekonomian aktivecon al bremsi inflacion
Ĉinio starigos aron da demonstraj zonoj por protekti rajtojn pri intelekta proprieto antaŭ 2025, laŭ avizo lastatempe publikigita de la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto
La plej granda kontenero-ŝipo de la mondo estis liverita merkrede en la marborda urbo Ŝanhajo. Ĝi estas la unua tiaspeca kontenero-ŝipo, kiu estis farita de Ĉinio
“La usona malpermeso al ĉiuj importoj el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio malobservas internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn,” diris la Ĉina Nacia Teksa kaj Vesta Konsilio merkrede
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun Jang Ha-sung, sud-korea ambasadoro al Ĉinio, kiu baldaŭ forlasos sian postenon kaj revenos al Sud-Koreio
Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Hindio devas frue renkontiĝi duonvoje por repuŝi la dulandajn rilatojn sur la vojon de stabila kaj sana disvolviĝo
Ĉinio sukcese lanĉis tri novajn telesensajn satelitojn de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan ĵaŭde.La satelitoj estis lanĉitaj kiel la dua aro de la familio Yaogan-35 je 10:22 matene (Pekina Tempo)