Alice Vanderbilt Morris kaj IALA(1)

Alessandra Madella Publikigita: 2022-05-25 13:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Julia Falk, en sia libro VIRINOJ, LINGVO KAJ LINGVISTIKO (Women, Language and Linguistics, New York: Routledge. 2002) argumentas, ke oni kutime rakontas la historion de usona lingvistiko kiel ĉefe viran. Tamen, en la unua duono de la dudeka jarcento kelkaj virinoj grave kontribuis al nia nuntempa kompreno de kio estas lingvo. Ili valorigis komunikadon, substrekante la rilatojn inter lingvistiko kaj realaj lingvaj spertoj, inkluzive de la graveco de diverseco. Inter tiuj gravaj virinoj estis Alice Vanderbilt Shepard Morris (1874-1950), kiu en 1924 fondis Internacian Helplingvan Asocion (International Auxiliary Language Association aŭ IALA) kaj estis inter la fondintoj de Usona Lingvistika Societo (Linguistic Society of America aŭ LSA). Dank’al ŝi, kelkaj lingvistoj interesiĝis pri monda lingvo.

Alice Vanderbilt Morris kaj IALA

Alice apartenis al prestiĝa usona familio. Ŝia praavo, la komodoro Cornelius Vanderbilt, jam posedis unu dolaron el ĉiuj ekzistantaj du dek usonaj dolaroj. La generacio de la gepatroj de Alice komencis konstrui luksegajn palacojn kaj organizi pompajn festojn. Sed Alice mem volis lerni kaj sekvis universitatajn kursojn. Dum la tuta vivo ŝi estis fama pro sia beleco. Kiam verkisto Oscar Wilde vizitis Usonon en 1882, li parolis pri tri kialoj por ĝin viziti: Yosemite, Niagara Akvofalaro kaj Alice Vanderbilt. John Singer Sargent pentris ole-portreton de la dektrijara Alice, kiu nuntempe troviĝas ĉe Amon Carter Muzeo de Usona Arto en Fort Worth, Texas. En 1895 ŝi edziniĝis kun riĉa ĉeval-bredisto Dave Morris (1872-1944) kontraŭ la volo de siaj gepatroj. Ŝi havis ses gefilojn kaj sin dediĉis al bonfaraj agoj .

Alice Vanderbilt Morris kaj IALA

Ŝi eklernis Esperanton antaŭ la unua mondmilito kaj tio tute ŝanĝis ŝian vivon. Ŝia edzo varme subtenis ŝian novan pasion, ĉar ŝi povis facile lerni la lingvon kuŝante, kvankam ŝi havis dorsproblemojn ekde infana arbofalo. Kun la edzo, ŝi starigis kaj finance subtenis programon por kreskigi la intereson pri internacia helplingvo en Usono kaj eksterlande. Ŝi kunvenigis mond-famajn lingvistojn kaj antaŭigis la serĉon pri lingvaj universalaĵoj, kiu ludas ankoraŭ gravan rolon en usona lingvistiko. Kunlaboris pri la fondo Frederick Gardner Cottrell (1877-1948), kiu lernis Esperanton kaj celis solvi per helplingvo la lingvan babelon de internaciaj ĥemiaj studoj, precipe post la ĉeso de la germana kiel tutmonda scienca lingvo pro la unua mondmilito. Li uzis la profitojn el sia patento pri elektrostatika precipitanto kontraŭ industria aer-poluado por tio. En Marto 1923 ekis en Novjorko serio da renkontiĝoj por promocii internacian helplingvon. En la unua partoprenis la fama filozofo kaj pedagogo John Dewey (1859-1952) kune kun gvidantinoj de virinaj ligoj kaj geprezidantoj de novjorkaj kolegioj. Formiĝis du komitatoj, kiuj reprezentis respektive la akademian mondon kaj la komunikilan mondon, inkluzive de la ĵurnalo New York Time, Usonaj Telefono kaj Telegrafo (AT&T), kaj la Radia Korporacio de Usono (RCA). El ili naskiĝis IALA la jaron poste. Vanderbilt Morris estis la ĉefa motoro de la asocio.

123MoreTotal 3 pagesNext

Dividu