Alice Vanderbilt Morris kaj IALA(2)

Alessandra Madella Publikigita: 2022-05-25 13:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Alice Vanderbilt Morris kaj IALA

Ĝuste tiam lingvistoj celis havi sian fakon rekonatan kiel scienco, kiu studis homan lingvon malsame de literaturo, filologio kaj filozofio. Ili fondis la Lingvistikan Socion de Usono kaj ne volonte engaĝiĝis en praktika popularigado, kiuj riskus endanĝerigi tiun statuson. Krome, multaj el ili profesie instruis fremdajn lingvojn kaj timis perdi sian vivrimedon en jaroj de ekonomia depresio per subteno al internacia helplingvo. IALA parte solvis la unuan problemon pere de sia “scienca aliro”, kiu ne aparte subtenis jam ekzistantan helplingvon, sed celis elekti la plej taŭgan nur post vasta komparado. Ĝi klopodis solvi la duan problemon pere de pedagogioj esploradoj, kiuj montris Esperanton kaj Idon kiel propedeŭtikajn al la lernado de naturaj lingvoj.

Dum la dudekaj jaroj de la lasta jarcento, IALA helpis psikologon Edward L. Thorndike (1874-1949) esplori, ĉu studentoj povas lerni helplingvon pli rapide ol naturajn lingvojn kiel la francan. Asistis lin ĉe la Instrua Kolegio de Universitato Columbia Laura H.V. Kennon kaj Helen S. Eaton, kiu estis plentempa esploristino de IALA. Ilia raporto de 1931 donis la rezultojn de serioza ses-jara esplorado: kvardek horoj da instruado kaj praktiko ebligis kompreni kaj uzi Esperanton je nivelo, kiu en lingvo kiel la franca aŭ la germana estas atingebla nur pere de du cent horoj da instruado kaj praktiko. Tiu modela pedagogia esplorado pri lingvo-lernado ne havis impreson sur la kreskanta komunumo de sciencaj lingvistoj en LSA. Sed dum kelkaj jaroj ĝi ebligis la instruadon de Esperanto kaj Ido fare de Helen Eaton en privataj lernejoj kaj universitatoj de la novjorka regiono. Ŝi eksperimentis ankaŭ pri “ĝenerala lingvo-kurso” por kreskigi konscion pri la organizado de lingvoj kaj tiel helpi la sekvan lernadon de fremda lingvo kaj pli bonan komprenon de la gepatra lingvo.

HomePrev123MoreTotal 3 pagesNext

Dividu