Alice Vanderbilt Morris kaj IALA(3)

Alessandra Madella Publikigita: 2022-05-25 13:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun IALA kunlaboris dum iu tempo kelkaj famaj lingvistoj, kiel la usona Edward Sapir (1884-1939), la dana Otto Jespersen (1860-1943), kiu kreis “Novial” , la angla Charles Kay Ogden (1889-1957), kiu kreis “Bazan Anglan”, kaj la franca André Martinet (1908-1999). La modelo de internacia helplingvo laŭ Sapir devus alproksimiĝi al la simpleco de la ĉina, kiu ne bezonas kazojn, modojn, tempojn kaj komplikan deriv-sistemon. Li opiniis, ke evoluo igas lingvojn pli kaj pli analizaj, kiel la ĉina jam estas je alta grado, ĉar ĝi uzas malmulte da infleksioj. Vanderbilt Morris, kiu unue kontaktis Sapir kiam li estis prizorganta antropologian muzeon en Ontario, subtenis tiun vidpunkton, kiu ankaŭ gravis por Giuseppe Peano (1958-1932) en lia kreado de “Latino sine flexione”. Tamen Vanderbilt Morris estis pli proksima al Zamenhof en sia penso, ke vortoj de internacia helplingvo ne devas esti tute skeme fiksitaj fare de la kreintoj, sed devas kreski laŭ la praktika uzo de la parolantoj. Alexander Gode (1906-1970), kiu studis germanan literaturon kaj ne lingvistikon, finkreis “Interlingua” de IALA post la dua mondmilito sen kazoj, genroj aŭ akordigo de adjektivoj kun substantivoj. Tiam lingvistiko jam iĝis tute aparta profesia fako kaj lingvistoj ne plu emis kunlabori kun IALA, kiu restis ankaŭ tro loke bazita en Novjorko. La asocio malaperis en 1953, tri jarojn post la forpaso de Alice Vanderbilt Morris, kiu per sia engaĝiĝo kaj homaj rilatoj helpis ĝin konstrui pontojn inter scienco kaj praktiko.

HomePrev123Total 3 pages

Dividu