• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-05 12:38:36    
Ĉinaj papertondaĵoj

cri

La papertondaĵoj ofte vidiĝas sur fenestroj, plafono, terlito kaj pordoj en norda Ĉinio. En multaj lokoj de Ĉinio la knabinoj devas lerni brodi, teksi, tajli, tondi kaj tranĉi jam de sia infanaĝo, tial tondiloj kaj papero estas ofte uzataj de ili. Oni opinias, ke la rafineco de papertondaĵoj povas montri la saĝecon kaj spritecon de la tondantaj knabinoj. En la vivo la knabinoj efektive rigardas papertondaĵojn kiel esprimon de siaj sentoj.

Kiel ĉina popola artaĵo, papertondaĵoj kun historio de pli ol du mil jaroj estas vaste ŝatataj. Preskaŭ en ĉiuj lokoj de Ĉinio estas artistoj de papertondaĵoj. Same kiel aliaj ĉinaj popolaj artaĵoj, ankaŭ papertondaĵoj de diversaj lokoj distingiĝas per siaj propraj stiloj kaj trajtoj. Iuj vilaĝoj, kies anoj lertas en farado de papertondaĵoj, estas konataj kiel vilaĝo de papertondaĵoj.

Papertondaĵo originis de la arto de antikva gravuraĵo, kies materialo estis metalo. Siatempe virinoj tonde faris florojn kaj birdojn el stanaj folioj kaj diverskoloraj silkoj kaj uzis ilin kiel ornamaĵojn. Poste, tiuj materialoj estis anstatauigitaj per papero ruĝa aŭ alikolora, el kiu oni tonde faris florojn kaj figurojn de birdoj, bestoj kaj homoj. En festaj tagoj oni gluis ilin sur fenestro, lanterno kaj donaco. Menciindas, ke en la kamparo de norda Ĉinio furoras lignaj fenestroj kun kradoj, tapetitaj per blanka papero surhavanta papertondaĵojn ruĝajn kaj alikolorajn. Tiuj ornamaĵoj donas gajan etoson al la ĉambro. Tial, dum la Printempa Festo ĉiuj familioj gluas novajn papertondaĵojn sur la fenestroj.

Papertondaĵoj estas faritaj per tondado aŭ gravurado. Antaŭe ĉinoj faris ilin ĉefe per tondilo, ĉiufoje po 2-3 folioj. Pli delikataj papertondaĵoj estas faritaj per tondilo svelta. De la lastaj dekoj da jaroj, ili estas faritaj plejofte per gravurilo, ĉar tiu maniero pli delikatigas papertondaĵojn. Kaj per ĝi oni povas fari dekojn da ili unufoje.

En Ĉinio estas multaj skoloj de papertondado, ĉiu kun siaj propraj trajtoj. Ĝenerale la papertondaĵoj en nordokcidenta Ĉinio estas simplaj kaj maldelikataj, tiuj en la ĉemaraj regionoj--delikataj kaj tiuj en suda Guangdong -- luksaj. Koncerne iliajn temojn, tiuj en Gansu, Shanxi kaj Shanxi kaj tiuj faritaj de ĉinaj naciminoritatoj mjaŭ-oj estas misteraj kaj primitivecaj. La de ili faritaj papertondaĵoj kun figuroj de ranoj, serpentoj, fiŝoj, birdoj, drakoj kaj bestoj ofte imagigas pri bildoj sur koloraj ceramikaĵoj kaj rokmuroj. La reciproka konfirmo de historiaj objektoj kaj tradiciaj papertondaĵoj montras ilian komunan artan koncepton kaj formigan arton, tial la papertondaĵoj havas ankaŭ arkeologian valoron. Enhave ili, strikte rilataj al folkloroj, ne disiĝas de bondeziro al la vivo kaj generado. Tigra formo estas simbolo de vivolongigo. Papertondaĵoj kun bildoj de arboj kaj cervokapo aludas protekton kaj daŭrigon de la vivo, dum la bildoj de fiŝoj, lotusfloroj, kalabasoj, drakoj, feniksoj kaj infano sur lotusfloro montras deziron pri nasko de multe da infanoj.

Papertondaĵoj faritaj en kiu ajn loko kaj per kiu ajn instrumento, ĝenerale dirite, temas pri la popola vivo. Tiuj de norda Shanxi-provinco plejparte prezentas brutojn, florojn, birdojn, fiŝojn, fruktojn, legomojn, korbojn, kuvojn, kruĉojn, homfigurojn kaj aliajn. Ekz., la papertondaĵoj pri pigo kun ume-floro, paŝtisteto kun bovo k.a. faritaj de Yan'an-anoj de Shanxi-provinco spegulas la vivon de kamparanoj en norda Ĉinio. La papertondaĵoj de Yan'an famas pro intenseco de lokaj koloroj, modesteco, krudeco kaj simpleco.


1  2