• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-09 20:22:30    
Liberforma kulturado de talentuloj -intervjuo kun estro de Xi'an Traduka Instituto

cri

En antikva baseno de Flava Rivero cirkulis tiu legendo, ke ĉiujare miloj kaj miloj da karpoj naĝas kontraŭflue kaj kolektiĝas en drako-pordo, tamen inter ili nur 72 povas salti antaŭen kaj tiel fariĝi sanktaj drakoj. De post restariĝo de ekzamena sistemo por eniri varbi studentojn en Ĉinio fine de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, pordo de universitato aspektas kiel la drako-pordo al iuj kapablaj junuloj. Ĉiujare kelkcent miloj da tiaj junuloj kiuj aspiras eniri en universitaton fariĝas neelektitaj ekslernantoj. Pri tio Sinjoro Ding Zuyi, iniciatinto kaj gvidanto de ĉina Xi'an Traduka Instituto havas apartan komprenon. Li diris, ke la neelektitaj ekslernantoj similas al akvo de 70 ĝis 80 gradoj Celsiuse. Se oni aldonos hejtaĵojn, t.e havigos al ili ŝancon sin kompletigi en private entreprenata universitato, ili same povos fariĝi alt-nivelaj teknikaj talentuloj kaj estos estonta espero de nia lando. Posedante tiajn senton kaj deziron, li kreis la private entreprenatan universitaton. Sub lia entuziasma kaj senlaca klopodado, Xi'an Traduka Instituto suriras mirindan vojon de ĉina popola eduko.

"La instituto fondiĝis en 1986 kun preskaŭ 18-jara historio. Nun ĝi estas plej granda private entreprenata instituto en Ĉinio. Cifero de Studentoj atingis 36 900. De la lastaj jaroj la instituto jam kulturas 31 000 studentojn kaj sinsekve surportas al si trejnadan kaj edukadan taskon de preskaŭ 70 miloj da homoj."

En Ĉinio popola eduko aludas tian aktivadon, ke entreprena organizo, socia societo kaj civitanoj vizaĝe al la socio funkciigas lernejojn aŭ aliajn edukajn instituciojn. De la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉina politiko pri la popola eduko estas dividita en tri procezojn: en la unua procezo, oni kuraĝigis kaj permesis socian forton funkciigi lernejon; en la dua procezo, oni elmetis sistemon kun registara funkciigo kiel kolono kaj kuna funkciigo de diversaj soci-rondoj; en la tria procezo, surbaze de kuna funkciigo, registaraj kaj popolaj lernejoj kune disvolviĝas. Subtenite de la lando, post 20-jara revigliĝo kaj disvolviĝo, ĉina popola eduko jam fariĝis efika konsistiga parto de registara eduka kariero.

1  2  3