• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-09 20:22:30    
Liberforma kulturado de talentuloj -intervjuo kun estro de Xi'an Traduka Instituto

cri

Xi'an Traduka Instituto komencis instruadon de fremdaj lingvoj, tamen sekve de senĉesa disvolviĝo, la instituto fariĝis sinteza instituto kun multaj fakoj kiaj financa kaj ekonomia, jurisprudenca, komputila kaj aliaj, havante grandan influon en Ĉinio kaj eĉ en aliaj landoj.

Aŭdante nomon de la instituto, oni nature opinias, ke en la instituto ĉefe kondukiĝas instruado kaj trejnado pri la fremdaj lingvoj. Fakte ne. Estro Ding Ziyi konigis al raportisto:

"Aŭdante nomon de la instituto, oni nature opinias, ke en la instituto ĉefe kondukiĝas instruado kaj trejnado pri fremdaj lingvoj. Fakte en la instituto troviĝas dekoj da fakoj, kovrantaj fremdan lingvon, ekonomian administron kaj natur-sciencon kaj teknikon. Ekzemple, la fako de natur-scienco kaj tekniko konsistas el komputilaj apliko kaj riparo, komputila informo- administro, elektronika komerco kaj komunika inĝenierio. Xi'an Traduka Instituto estas sinteza instituto."

De la lastaj 18 jaroj, la instituto ne celas gajni interesojn kaj ne elspezas per landa kapitalo, nur per cirkulado de lernopago, modesta vivado kaj penema luktado kaj laŭpaŝa akumulo kolektas fiksan kapitalon je 650 milionoj da juanoj. En 2002, la instituto estis honorita de ĉina Eduka Ministerio kiel modela instituto de ĉinaj private entreprenataj institutoj.

Instrua kvalito estas vivlinio de private entreprenata instituto. Parolante pri sukceso de Xi'an Traduka Instituto, Ding Zuyi diris al la raportisto, ke komence de funkciigo, la instituto difinis celon, t.e necesas kulturi aplikajn talentulojn konformajn al merkato. Laŭ difino, ĉiuj studentoj devas lerni du fakojn, krom fremda lingvo, fako kun forta aplikeco estas nepre plenumita, kiaj financaj aferoj kaj ekonomio kaj komerco. Samtempe kun tio, oni ankaŭ plifortigas teknikan trejnadon, kiaj etiketo kaj aŭta stiro. Pri tio sinjoro Ding Zuyi fiere diris al la raportisto:

"Nia formo konsistas el fremda lingvo, fako kaj moderna tekniko. Kulturado de aplikaj du-fakaj talentuloj ludas gravan rolon por nia sukceso. Tia kulturada formo ankaŭ garantias altan enokupiĝan proporcion. Tial en la instituto jam formiĝis favora cirkulado. Sub gvido de tia formo, studentoj de la instituto plaĉas al entreprenoj. Ĉiujara enokupiĝa proporcio atingas 98%."

Kompreneble plialtigo de instruista nivelo estas grava problemo por private entreprenataj institutoj. En Xi'an Traduka Instituto troviĝas 36 900 homoj, tia lernanto-cifero bezonas grandnombrajn instruistojn. Shanxi estas ĉina provinco kun multaj registaraj universitatoj kaj institutoj kaj la medio estas necesa garantio por vigliĝo de private entreprenataj lernejoj. En tia medio, la instituto kolektas arojn da instruistoj tut-tagaj kaj part-tagaj. 70% instruistoj samtempe sin okupas per alia posteno kaj la instituto kalkulas ilian enspezon laŭ leciona kvanto. Utilo de dungo de part-tagaj instruistoj kuŝas en tio, ke la instituto povas elekti eminentajn instruistojn de ĉiuj lernejoj por doni instruadon. Ĉiuj registaraj lernejoj ne povas fari tion.

Xi'an Traduka Instituto kreskis kun senĉesa kreado kaj tie neniam mankas freŝa ideo. Partopreno de memlerna ekzameno de landa alt-nivela eduko kaj akiro de lande kvalifikita diplomo ĉiam estas unika vojo por lernantoj de private entreprenataj lernejoj gajni socian agnoskon. Tamen Xi'an Traduka Instituto ne limiĝas al la sola tipo. Ĝi elektis 100 eminentulojn kaj formis memstaran tradukan klason de la angla lingvo kun 5-jara fermeca edukado. La instituto publike esprimis, ke la klaso ne celas trapasi landan ekzamenon kaj fine gajni diplomon. Diplomiĝinte, ili gajnos ateston de la instituto, kiu ne apartenas al landa diplomo.

1  2  3