• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 15:09:43    
Memhelpa kantejo estas populara en Ĉinio

cri

En halo de la kantejo Qiangui, preza listo estas okulfrape metita. Pri tio sinjoro Zhou Gang tiel klarigis al la raportisto:

"La prezo estas difinata laŭ konsuma nivelo de la publiko kaj ni esperas, ke konsumantoj konos la prezon kaj vere maltimas tiean konsumadon. Klare markita prezo ankaŭ estas postulo de norma komerca konduto kaj tio enkorpigas nian respekton al scia rajto de konsumantoj. Nun multaj kantejoj detale kaj klare publikigas prezo-liston sur evidenta loko."

La tempo post la 19-a horo kaj semajfino estas ora tempo. Tiam komercaj klientoj estas multaj kaj prezo de loĝioj alta. Se amikoj deziros sin amuzi, do semajfina tago estas bona elekto. Tiam favora prezo malaltiĝas je 30% de la origina prezo kaj konvenas por popolamasa konsumado. Fraŭlino Gao Yuejuan instruis sian sperton al la raportisto. Estas oportune, ke post unu-hora kantado, konsumo en loĝio povas esti kalkulita laŭ minuto anstataŭ horo kaj ne ekzistas postulo de plej malgranda konsuma prezo kaj pokapa pago. Ĉio favoras al ni konsumantoj.

En la pasinteco, prezo de vino kaj trinkaĵoj en amuzejoj kun ege alta prezo eĉ timigis konsumantojn. Tamen la nuna mem-helpa kantejo publikigas koncepton de malgranda merkato kun ordinara prezo. Elekto kaj aĉeto estas memhelpaj kaj laŭvolaj.

La memhelpa kantejo klare iniciatas sanan kaj brilan konsumo-koncepton. Ĉiuj loĝioj estas ornamitaj per travidebla pordego kaj oni povas klare vidi internan staton. Por amaso da familioj, la travidebla konsuma procezo havas altiran forton. Ĉar ĉiuj familianoj povas kune gaje kanti kaj konsumi kaj ĝui familian teneron. La familia kohera forto surbaze de sano kaj gajo povas daŭri kontinue. Fakto pruvas, ke tia malferma kaj travidebla konsumo ja altiras pli kaj pli multajn homojn.

Kvankam komercisto ne malkaŝas konsuman kvanton kaj negocan sumon, tamen laŭ ĉiu-taga funkcia stato, malferma proporcio de loĝio povas atingi pli ol 60% kaj en semajnfino kaj aliaj specialaj tagoj la komerco estas pli arda.


1  2