• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 18:34:29    
Memserva turismo estas populara en Ĉinio

cri

Antaŭ kelkaj jaroj por ĉinoj memserva turismo estis freŝa afero. Ĵus riĉiĝintaj ĉinoj pli ŝatas vojaĝi en turista grupo. Kompreneble turisma servo povas orde aranĝi laŭitinerajn trafikon, manĝadon, loĝadon kaj ĉiĉeronan servon, tamen ankaŭ ekzistas mankoj. Unue mankas libereco al turistoj kaj oni ne povas laŭvole ŝanĝi itineron. Due tia turismo malhelpas profundan komprenon de lokaj moroj kaj kutimoj. Cetere turisma servo ne malfermas vojaĝon al multaj foraj lokoj, ekzemple al neĝkovrita monto, dezerto aŭ kanjono tiel ke oni ne povas fari tie esploradon. Pro tio memserva turismo estas pli kaj pli populara en Ĉino, precipe al junularo. Tamen kompare kun grupa turismo, memserva turismo bezonas relative longan tempon. Al homoj havantaj sufiĉe da mono ofte mankas tempo, tial ili ne povas facile vojaĝi al plaĉa loko. En la hodiaŭa programero, ni konigos al vi iun memservan turiston Harligeto.

En Pekino bufedejo nomata Pasanto estas fama meze de memservaj turistoj. Mastro de la bufedejo Harligeto lernis pentron en Shenyang-a Luxun Belarta Instituto de 1993 ĝis 1997. En la jaro 1996 por plenumi diplomigan verkon, li kune kun siaj amikoj veturis al Tibeto kaj de tiam tia turisma maniero plaĉas al li. Diplomiĝinte li renkontis aron da amikoj ŝatantaj tian viv-manieron kaj komencis sian vojaĝon.

Al ĉinaj okcidentaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj ekzemple Tibeto, Qinghai, Sichuan, Gansu, Guizhou kaj Yunnan, li foje kaj refoje veturis. En 1999 Harligeto malfermis sian bufedejon pasanto en Pekino, tamen li ne ĉesigis sian paŝon. En la jaro 1999 li biciklis de okcidenta urbo Lanzhou al Lasao kaj en 2000 li refoje prenis la urbon Lanzhou kiel startpunkton kaj komencis sian biciklo-vojaĝon al Chengdu ĉefurbo de la provinco Sichuan. En 2001 li denove venis al Lasao. Estas mirinde, ke de septembro ĝis oktobro de la jaro 2003, Harligeto biciklis de Lasao al nepala ĉefurbo Katmanduo nur per 15 tagoj. Parolante pri tio, li diris:

"Mi deinfanaĝe havis tian deziron, t.e fari vagan vojaĝon. Fakte multaj homoj havas tian volon sed ne praktikas ĝin. Diplomiĝinte mi ne trovis taŭgan laboron, tial mi decidis vojaĝi for. En 1996 farante esploron en Yunnan, mi atentis multajn fremdlandajn homojn portantajn vojaĝ-sakegon. Tiam mi pensis, ke ankaŭ mi povas fari tion. Kaj mi komencis tian vojaĝon en Yunnan. Mi iam piediris kaj iam biciklis. Estis la unua fojo, ke mi travivis ĝojecon de solula vojaĝo."

1  2  3