• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 18:34:29    
Memserva turismo estas populara en Ĉinio

cri

Tia travivo firmigis lian volon vojaĝi sola. Tamen tiama pensmaniero estis nebula, li ne sciis kion li faras. Nun formo kaj ideo estas tre klaraj, t.e vojaĝi per biciklo. Laŭ li stiro de aŭto estas tro rapida kaj mankas tempo por sperti survojan ĝojecon. En la alia flanko piediro estas tro malrapida.

De la jaro 1998 ĝis 2000 Harligeto dufoje biciklis al Lasao. Pri tio li ne havas heroajn vortojn. Li diris, ke tio estas nenio. Nun multaj homoj tiel faras kaj li nur estas pioniro. Por li ekstera vojaĝo ne nur estas amuzo, sed ankaŭ estas procezo per kiu li senĉese sin kulturas. Li diris, ke laŭ siaj pensmaniero kaj formo oni planu itineron kaj konkeru ĉion dum vojaĝo, tia ĝojeco estas netrovebla en urbo.

Multaj homoj havis tian sonĝon, t.e piediri al miloj da riveroj kaj montoj. Tamen sekve de tempo-forpaso, sonĝo ankoraŭ estas sonĝo, kaj tiama nobla volo pli kaj pli paliĝas. Tio kuŝas ĉefe en manko de mono kaj tempo. Harligeto opinias, ke ne havante sufiĉe da mono oni ankaŭ povas realigi vojaĝon. Iufoje li vetis kun sia amiko, ke li povas vojaĝi sen mono. Forlasinte monon li restis en la urbo Xi'an. Fine li revenis al hejmloko per sia klopodo.

Tamen por unuopula vojaĝo diversaj malfaciloj estas neeviteblaj. Ĉu Harligeto konsideras la problemojn?

"Se mi planos tian vojaĝon, mi utiligos 2 monatojn por simpla aranĝo kaj lukros per servo al aliaj homoj. Kompreneble kunporto de mono povas ŝpari tempon, ekzemple se vi deziros veturi al fora loko, aĉeto de aviadilo-bileto povos tuj realigi tian volon. Tamen en la alia flanko, manko de mono instigas vin kontakti fremdajn homojn. Dum la procezo vi lernas tion, kiel oni establas reciprokajn konfidajn rilatojn. Tio ankaŭ favoras al vi akumuli sperton kaj kapablon trakti urĝajn aferojn kaj solvi problemojn. Mem solvante problemojn, vi nature havas fierecon. Tio estas neanstataŭigebla de promocio en urbo."

1  2  3